Jakobo de Voraĝino

Beata
Jakobo de Voraĝino
Jacopo De Fazio
Jakobo de Voraĝino kun sia Ora Legendo enmane (pentraĵo de Ottaviano Nelli, Trinci Palaco, Foligno. Italio)
Jakobo de Voraĝino kun sia Ora Legendo enmane (pentraĵo de Ottaviano Nelli, Trinci Palaco, Foligno. Italio)
Persona informo
Naskonomo Jacopo de Fazio
Naskiĝo 1228/1229
en Varazze
Morto 16-an de aprilo 1298 (1298-04-16)
en Ĝenovo
Tombo San Domenico vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj Mezepoka latino • Medieval Italian • latina vd
Profesio
Okupo Fratulo de la ordeno dominikana
Laborkampo teologio • literary activity vd
Verkado
Ĝenroj Kristana hagiografio
Verkoj Ora Legendo
Ĉefespiskopo de Ĝenovo
Dum 1292–
Beatulo
Beatigo 1816 de Pio la 7-a
Festotago 13-a de julio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Jakobo el Voraĝino naskiĝis el familio Fazio, kiel atestas la dominikana pastro Johano Bronzino, oficiala historiisto de la dominikana Ordeno.

Li membriĝis en la Ordeno en 1244 ĉe la konvento de Sankta Maria de Kastello najbare de Ĝenovo; post la kanonaj studoj, pro lia kulturo kaj pro lia sagaco, estis elektita prioro de la sama konvento; li prioris sekve ankaŭ en konventoj de Komo, Bolonjo kaj Asti. En 1267 li estis ŝarĝita regi kiel provincestro la fratularon de Lombardujo; sed forlasis la oficon pro tio ke li estis nomumita ĝenerala vikario de la tuta dominikana ordeno, en kiu plenumis aliajn gravajn oficojn (laŭ alia dominikana oficiala historiisto Mikaelo Pio).

En 1282 frato Jakobo estis levita al la ofico de ĉefepiskopo de de Ĝenovo, kiun li regis ĝis la morto okazinta en 1298.

Laŭ neakceptata tradicio, Jakobo redaktintus unu el la unuaj tradukoj de la Biblio al la itala lingvo, sed ĝis nun oni ne trovis manuskriptojn de tiu versio.

Lia famo, male, ŝuldiĝas al la latinlingva kolekto de vivoj de Sanktuloj, titolita “Legenda Aurea” (Ora Legendo) aŭ Legenda sanctorum (Legendo pri la sanktuloj), verkita ekde la jaroj 1260-aj kaj ĉiam pli priellaborita ĝis la aŭtora forpaso. La verko, kiu el la latina origina lingvo transiris al diversaj vulgaraj eŭropaj lingvoj, akiris grandan influon sur la posta religia literaturo kaj fariĝis fonto de ikonografiaj kaj pentraj kaj literaturaj artoj. Nune supervivas en bibliotekoj plurmiloj da manuskriptoj[1] kiuj atestas la enorman disvastigon egalan, se ne superan, al la disvastigo de la Biblio. [2]kiu prizorgis ankaŭ kritikan eldonon de kolekto de predikoj de Jakobo el Voraĝino, la Sermones Quadragesimales (Karesmaj paroladoj).</ref>

Liaj mortrestaĵoj estas konservitaj en la kapelo al li dediĉita en la preĝejo de Sankta Dominiko en Varazze.

La kulto al Jakobo el Voraĝino kiel beatulo estis konfirmita en 1816 de papo Pio la 7-a.

Referencoj redakti

  1. 1400 nur en Italio
  2. Unuafojan kritikan tekston de la “Ora Legendo” publikigis (1998) itala filologo Giovanni Paolo Maggioni

Verkoj redakti

  • Sermones de sanctis de tempore
  • Defensorium contra impugnantes Frates Praedicatores
  • Summarium virtutum et vitiorum
  • De operibus et opusculis Santi Augustini
  • Legenda sanctorum, auch Legenda aurea oder Historia lombardica
  • Historia de Septem dormientibus

Bibliografio redakti

  • Jacopo Da Varagine, Cronaca della città di Genova dalle origini al 1297 a cura di Guido Bertini, Collana Dimensione Europa, ECIG 1995, EAN 9788875456331.
  • Jacobus de Voragine, Legenda aurea, a cura di Alessandro e Lucetta Vitale Brovarone, Torino, Einaudi, 2007. ISBN 9788806183226.
  • Jacobus de Voragine, Sermones Quadragesimales, edizione critica a cura di Giovanni Paolo Maggioni, Firenze, SISMEL Edizioni del Galluzzo, 2005. ISBN 88-8450-156-3.
  • Jacobus de Voragine, L'invenzione della Santa Croce, a cura di Carlo Lapucci, Montepulciano, Le balze, 2000. ISBN 88-87187-26-6.
  • Barbara Fleith et Franco Morenzoni, De la sainteté à l'hagiographie. Genèse et usage de la "Légende dorée", Genève, éd. Droz, 2001.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti