Jakub WUJEK (naskiĝis en 1541 en Wągrowiec, mortis la 27-an de julio 1597 en Krakovo) estis pola katolika kleriko, jezuito, doktoro pri teologio, rektoro de la Vilna Akademio, aŭtoro de la traduko de la Biblio en la polan lingvon.

Jakub Wujek
Persona informo
Jakub Wujek
Naskiĝo 1-an de januaro 1541 (1541-01-01)
en Wągrowiec
Morto 27-an de julio 1597 (1597-07-27) (56-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Kościół św. Barbary w Krakowie vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj polalatinaĉeĥa vd
Ŝtataneco Grandprinclando LitovioRespubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Profesio
Okupo tradukisto • tradukisto de Biblio • verkisto • teologo vd
Laborkampo teologiodogmoteologiotraduko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de Maciej Wujek. Komencan edukon akiris en la familia Wągrowiec en la lernejo de cistercianoj. Poste plu edukiĝis en la humanaj-klasikaj sciencoj en Silezio. Estis escepte talenta, precipe lingve. Laŭ rekomendo de la gepatroj en 1558 revenis de Silezio kaj iris al Krakovo, kie studis klasikajn sciencojn. En 1559 gajnis titolon de la magistro pri filozofio.

En Krakovo li estis instruisto de la krakova episkopo Jakub Uchański, kaj kiam tiu ĉi iĝis primaso de Pollando sendis Wujek kiel prizorganton de siaj fratidoj al Vieno en jezuitan kolegion. Tie ĉi Wujek filozofian edukon kompletigis per lekcioj pri matematiko kaj memperfektigado en la greka lingvo.

En Vieno en 1565 eniris jezuitan ordenon, post noviceco ekstudis teologion en Pontifika Gregoria Universitato, kie doktoriĝis. Post du jaroj en Romo revenis al Pułtusk, kie lekciis en jezuita kolegio. Sacerdotiĝis en 1568 kaj de tiu tempo dediĉis sin al intensa laboro de predikanto kaj verkisto. En la jaroj 1571-1578 kiel rektoro organizis jezuitan kolegion en Poznań. En la jaroj 1578-1580 estis rektoro de la Vilna Akademio. En la jaroj 1579-1584 establis jezuitan provincon en Koloĵvar en Transilvanio.