Jalón [ĥaLON] estas rivero de la nordoriento de Hispanio, kaj la ĉefa alfluanto de la grandrivero Ebro en ĝia dekstra bordo. Ĝi havas longon de 224 km kaj drenas ampleksan basenon de 9338 km². Ĝia akvokvanto en Calatayud estas de 6,42 m³/s, sed ĝi estas tre neregula kiel rivero de pluva mediteranea tipo. En aliaj proksimaj lokoj kiel ĉe Calatorao ĝia akvokvanto tamen estas de 20,4 m³/s kaj kiam enfluas ĝi havas proksimume la saman akvokvanton.

Jalón
rivero
Bazaj informoj
Longeco 224 km
Fluo
Enfluejo en la riveron Ebro
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Zaragozo
Map
vdr
La rivero ĉe Arcos de Jalón.

Ĝi ekfluas en la provinco Sorio, sed tuj eniras en Aragonon en la areo nomita Gorĝoj de Jalón. En la meza fluejo ĝi ricevas alfuantojn Nágima, Henar, Monegrillo, Piedra kun Mesa kaj Manubles ĝis Ateca kie malfermiĝas valo. Ĉe Calatayud ĝi ricevas akvon el Jiloca, Perejiles kaj Ribota. Jam en la Valo de Ebro, ĝi ricevas akvon de Aranda, Mediano (malmulta kaj poluita), Grío kaj Alpartir, kaj direktas sin al Torres de Berrellén, kie enfluas en Ebron.

Bibliografio redakti

  • Manrique Romero, Alberto (1999). El Alto Jalón. Valladolid, España: Ámbito Ediciones. ISBN 84-8183-058-5.