Jalovec (distrikto Liptovský Mikuláš)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jalovec

Jalovec (hungare Jalóc) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Jalovec
hungare: Jalóc
municipo
Survoje al Jalovec
Oficiala nomo: Jalovec
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Liptovský Mikuláš
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Montaro Okcidentaj Tatroj
Rivero Jalovský potok
Situo Jalovec
 - alteco 692 m s. m.
 - koordinatoj 49° 08′ 16″ N 19° 37′ 46″ O / 49.13778 °N, 19.62944 °O / 49.13778; 19.62944 (mapo)
Areo 20,1773 km² (2 017,73 ha)
Loĝantaro 315 (31.12.2010)
Denseco 15,61 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Liptova valkaldrono
Unua skribmencio 1391
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 032 21
Telefona antaŭkodo +421-44
Aŭtokodoj LM
NUTS 510513
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo rilate al Tatroj
Situo rilate al Tatroj
Situo rilate al Tatroj
Vikimedia Komunejo: Jalovec, Liptovský Mikuláš District
Retpaĝo: www.jalovec.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Jalovec situas laŭ rojo, fine de sakovojo el Bobrovec. Liptovský Mikuláš troviĝas je 6 km.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1391 en formo "Ilochfeu", poste en 1479 en formo "Jalowcz". En 1715 9 familioj pagis impostojn. En 1787 246 vilaĝanoj loĝis en 27 domoj, en 1828 319 vilaĝanoj loĝis en 32 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Jalóc 255 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Liptovský Mikuláš, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1945 pro agadoj de partizanoj (tiam senleĝa taĉmento) la faŝistoj bruldetruis Jalovec-on, kie loĝis en 2001 312 homoj, (307 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti