Jamajka-kreola lingvo

lingvo

La jamajka kreola lingvo estas kreola lingvo kun anglaj radikoj disvastiĝinta en Jamajko. Ĝi estas krome parolata sur aliaj karibaj insuloj, en partaj regionoj de Domingo, Belizo, Kostariko, Panamo kaj Gvatemalo samkiel de enmigrintoj en Usono kaj en multaj aliaj landoj. Aliaj nomoj estas „Bongo Talk“, „Southwestern Caribbean“, „Creole English“, „Afro-Jam“ oder „Quashie Talk“.

La jamajka kreola formas la bazon por multaj esprimoj de la hiphopa ĵargono disvastiĝinta en Usono kaj ankaŭ en Eŭropo, kiu baziĝas en tio, ke repado en hiphopo originis en jamajka diskludista deklamado. Apartan formon de jamajka kreola flegas la kredantoj de la rastafaria movado: Ili ŝanĝis aron da vortoj laŭ sia kredo.

Gramatiko redakti

Tipe por la jamajkokreola estas:

Angle Jamajkokreole
Forfalo de la finaĵo de la angla progresivoformo
I'm going. Mi a go.
Estas eble nei verbojn per simpla „ne“
I don't go („Mi ne iras“) Mi nuh go („Mi ne iras“)
Je personaj pronomoj oni ne diferencas inter subjekto kaj objekto
I have got nothing, but you shoot me down. Mi nuh 'ave nuttn, but yuh a shoot mi dung.
La fina ‚-s‘ ĉe verboj de la tria persono singularo (he, she, it) ofte forfalas
As a man sows, shall he reap. As a man sow, shall he reap.

Krome la lingvo estas treege intermiksita per la helpvokalo a:

an: to observe, jam: to obaserve, eo: „observi“
an: way, jam:. waya, eo: „vojo“

La uzado de tiaj helpvokaloj estas sufiĉe libera: oni povas enmeti ilin aŭ ne. Parte ili ankaŭ formas la ĉarniron inter vorto de frazo kiel tiel nomataj diskurspartikuloj:

an: They go home, jam: Dem a go 'ome, eo: „Ili iras hejmen“

Eksteraj ligiloj redakti

Parolsona sistemo redakti

Angle Jamajkokreole
La voĉa ‚th‘ estas anstataŭata per ‚d‘ kaj la senvoĉa ‚th‘ estas prononcata ‚t‘
I think they see us. I tink dey see us.
Laŭplaĉa ellaso de la parolsono h je la komenco de vorto
Have you seen the helicopter? 'ave you seen di 'elicopter?
Laŭplaĉa kompletigo de parolsono h antaŭ vorto komencanta per vokalo
almighty. halmighty.
La tipe angla æ estas prononcata kiel "rekta" ɑː
have: hæv have: hɑːv
Kelkaj diftongoj estas prononcataj alimaniere:
care: keəʳ/ker care: kɪəʳ

Aparte karakterizaj por jamajkokreola estas palataj plozivoj ky (cy) /k‿j/ [c] kaj gy /g‿j/ [ɟ], kiuj ja devenas el la angla, tamen dankas sian parolsonan rangon en la jamajkokreola al afrikaj influoj.

Ekzemploj redakti

Jamajkokreole Angle Esperante
a are, have esti, havi
bokkle bottle botelo
bud bird birdo
claat, clawt cloth peco da ŝtofo
(uzata en malgraciaj esprimoj)
eeh! Jes!
eh-eh Ne!
fi to por
gwaan going on, go on (plu-)iri, pasi, okazi
z.B.: Wha gwaan ? (Kio okazas ?)
no, nuh don't ne fari, ne faru!
Jamajkokreole Angla klarigo Esperanto
mi waan´ bruck out to som´ roots reggae tonight. waan: to want to Ĉi-nokte mi volas aktivi je „Roots Reggae“.
mek wi move wi foot to som´ reggae! mek: to make Mi volas movi miajn piedojn je regeo.
no woman, nuh cry! nuh, ankaŭ: don't Ne, ino, ne ploru!

Muziko redakti

La plej multaj jamajkaj regeo-muzikistoj kantas en la jamajkokreola. Multaj ne-jamajkaj regeomuzikistoj pro tio uzas en siaj tekstoj anglan apogan sur la jamajkokreola. Ekzemploj estas la kanada muzikisto Snow kaj la germana Gentleman.

Literaturo redakti

Verkoj en la jamajkokreola redakti

  • Claude McKay: Songs of Jamaica 1912 (poemaro)