La Jamajka petrelo (Pterodroma caribbaea) estis (aŭ estas) malgranda marbirdo de la genro de burdopetreloj nome Pterodroma. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Blumonta anaso. La malmultaj konataj specimenoj videblaj en muzeoj devenas el la regiono de la Bluaj Montoj de Jamajko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jamajka petrelo
Jamajka petrelo, ilustraĵo fare de Joseph Smit, 1866
Jamajka petrelo, ilustraĵo fare de Joseph Smit, 1866
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma caribbaea
(Carte, 1866)
Konserva statuso
PE
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi rilatas al la Nigrakrona petrelo P. hasitata, kaj ofte konsiderata ties subspecio. Tiu specio estis lastfoje kolektita en 1879, kaj estis serĉita malsukcese inter 1996 kaj 2000. Tamen ĝi ne povas esti ankoraŭ klasita kiel formortinta ĉar noktulaj petreloj estas rimarkinde malfacile registreblaj, kaj tiele la specio povus eble loĝi en DominikoGvadelupo.

Kelkaj specioj de laŭso parazitis kaj la Jamaikan kaj la Nigrakronan petrelojn [1]. Se la unua estus formortinta, unu el tiuj laŭsoj, nome ftilopteredo Saemundssonia jamaicensis povus esti same kunformortinta se ne estos trovata en aliaj birdoj (Majo 1990).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti