Jamajko

lando, konsistanta el insuloj en Kariba Maro, la plej granda el kiuj estas la samnoma insulo Jamajko

Jamajko[1] estas insula lando en Kariba Maro, sude de Kubo, eksa brita kolonio, membro de Komunumo de Nacioj. De okcidento al oriento la lando longas ĉirkaŭ 225 km, de nordo al sudo — de 35 ĝis 82 km. Longeco de marbordo estas 1022 km. La tuta areo: 10.991 km2. Ĝi distas 630 km el la kontinento, pli precize el Centrameriko, 150 km el sudo de Kubo kaj 180 km okcidente de la insulo de Hispaniolo, kie estas Haitio kaj Domingo.

Jamajko
Jamaica

Flago de Jamajko Flago de Jamajko

Blazono de Jamajko

Detaloj blazono de Jamajko
Nacia himno: 'Jamaica, Land We Love'
Komunuma reĝlando • territorial evolution of the British Empire • insula landolandosuverena ŝtato • insulara lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kingstono (650 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j) angla
Plej ofta(j) religio(j) kristanoj 65,3%, rastafarianoj ka.
Areo 10,991 km²
- % de akvo 1,5 %
Loĝantaro 2 697 983 (2011)
Loĝdenso 252 loĝ./km²
Horzono -5
Interreta domajno jm
Landokodo JM
Telefona kodo +1876
Plej alta punkto Blumonta Pinto
Plej malalta punkto Kariba Maro
Politiko
Politika sistemo konstitucia monarĥio
Ŝtatestro Reĝo Karlo la 3-a (ekde 2022)
Patrick Allen (guberniestro ĝenerala, ekde feb. 2009)
Ĉefministro Andrew Holness (ekde marto 2016)
Nacia tago 6-a de aŭgusto (tago de sendependiĝo)
Sendependiĝo 6-a de aŭgusto 1962
Ekonomio
Valuto jamajka dolaro (JMD)

AkvejoKaribio

Koordinatoj18° 11′ N, 77° 24′ U (mapo)18.18-77.4
Plej alta punktoBlumonta Pinto [+]
Plej malalta punktoKariba Maro [+]
- malaltecom [+]
Areo10 991,90954 km² (1 099 191 ha) [+]
Loĝantaro2 697 983 [+] (2011)
HorzonoUTC-05:00, America/Jamaica [+]

Jamajko (Jamajko)
Jamajko (Jamajko)
DEC
Jamajko
Jamajko
Map
Jamajko

Vikimedia Komunejo:  Jamaica [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Geografio redakti

 
Jamajka strando.

La insulo konsistas ĉefe el montara teritorio ĉirkaŭita de eta marborda zono. La urboj troviĝas plej ofte en tiu marborda ebenaĵo.

La klimato en Jamajko estas tropika; plej ofte varma kaj humida, kvankam en la montaraj zonoj povas esti iom pli freŝa.

Spite al sia situo, meze de la Kariba maro, ĝi ne suferas tiom ofte uraganojn kiel la najbaraj insuloj. Tion kaŭzas ĉefe la vento origina en ĝiaj montoj, kiu disvojigas ilin.

Biogeografie la insulo apartenas al la kariba ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la jamajkajn humidajn kaj sekajn arbarojn, kiuj konstituas ekoregionojn de la biomoj "tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj" kaj "tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj".

La Kajmana Insularo kaj Turkoj kaj Kajkoj estas eksaj partoj de Jamajko.

Loĝantaro redakti

La jamajkanoj plejparte devenas de sklavigitaj afrikanoj, kio kreis viglan kaj riĉan kulturon. En 2007 Jamajko havis loĝantaron de 2.780.132. Inter ili 91,2% estas nigruloj, 6,1% estas mestizoj kaj la restaj 2,6% estas blankuloj kaj azianoj. La oficiala lingvo estas la angla. La mezaveraĝa vivolimo estas 71 jaroj. La mezaveraĝa nombro de gefiloj po ĉiu virino estas 2,36. La kresko-indico de loĝantaro estas 0,77% jare. 81% de la loĝantaro estas edukita.

Jamajko estas la trie plej loĝata angloparolanta lando en Ameriko. Ĉefaj urboj estas Kingstono, Hispanurbo, Portmore kaj Montego Bay.

Kulturo redakti

Pluraj muzikstiloj originas en Jamajko: regeo, skao, dub kaj aliaj. La insulo plue estas hejmlando de la movado rastafario kaj monde fama regeisto Bob Marley, kiu estas eble pli fama kaj monde konata ol Jamajko mem. La ŝtata nomo cetere devenas el la taina, la lingvo de la tainoj indiĝene loĝantaj sur la insulo kaj en la ĉirkaŭa regiono.

Ekonomio redakti

Jamajko estas grava regiona turismejo, kies ekonomia graveco kreskis dum la 90aj jaroj pro grandaj fremdaj investoj. La ekonomio centriĝas krom la turismo, en la produktado de sukero kaj en la elfosado de baŭksito, industrio kiu uzas jam ne nur fremdan investadon, ĉar en 1974 la ŝtato aĉetis akciojn al la ĉefaj elfosistoj. Al tiuj agadoj oni aldonu la negocadon kiu kreiĝis ĉirkaŭ la figuro de Bob Marley, uzata tiom por la turismo kiom por la ekspluatado de la muziko regeo kaj ĉio rilata al tiu.

La agrikulturo dediĉas sin al la kultivado de produktoj por la eksportado, kiel la kafo, la tabako, la banano kaj la sukerkano; kaj por la interna konsumo. Krome ĝi estas tradicia produktanto de pipro. Inter la industriaj sektoroj hegemonias la transformigon de agrokulturaj produktoj, la fabrikado de cemento, de sterko, de derivaĵoj de nafto kaj la tekstila industrio. Tamen, tiujn ĉiujn riĉaĵojn ne ĝuas la entuta loĝantaro, ĉar Jamajko estas historie regata de nur kelkaj riĉegaj familioj.

Ĉefaj eksportoj estas sukero, aluminio kaj fruktoj. La pokapa GNP estas de 1.510 usonaj dolaroj.

Politiko redakti

La Guberniestro ĝenerala (Governor General) estas la reprezentanto en Jamajko de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, la ŝtatestro de Jamajko.

Ekstera politiko redakti

Jamajko apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.

Gravuloj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti