jamendo estas retejo kiu proponas laŭleĝan kaj senpagan elŝutadon de libermuzikaj albumoj aŭ laŭ licenco ebliganta senprofitcelan uzadon. La termino "jamendo" devenas de la kunigo de "jam" kaj "kresĉendo".

Emblemo de jamendo

jamendo ebligas rektan aŭskultadon de sondosieroj, sed ankaŭ zorgas pri ties disŝutado pere de la samtavolaj retoj eMule kaj BitTorento, interalie danke al tiucelaj bitvaroj tiaj, kia Jamseeder. Plejparto de la albumoj estas memvole disponigataj de la artistoj laŭ licencoj kiel tiuj de Krea komunaĵo aŭ licenco Libera arto (Art Libre, Free Art License[specifigu]). Ili estas disponigataj laŭ informaranĝoj MP3 kaj Ogg Vorbis, tiu lasta aranĝo cetere estas libera.

La retumsistemo de jamendo uzas etikedojn aŭ ŝlosilvortojn, gluatajn de la aŭskultantoj,[Dubinda teksto] kaj ebligas priserĉi albumojn laŭ ĝenro aŭ temo. Tiel, la klasifikan procezon mastrumas mem la aŭskultantoj kaj vizitantoj de la retejo.

jamendo proponas al artistoj enretigi sian muzikon elektante laŭ kiu licenco ili volas permesi la disŝutadon de la aŭd-enhavo. Ĉiu artisto disponas je persona spaco por anonci aktualaĵojn, siajn venontajn koncertdatojn kaj por komunikiĝi kun sia publiko. Albumojn aŭskultantoj povas prirecenzi. Krome, estas disponeblaj sistemo kiu ebligas mon-doni al artistoj, kaj forumoj por diskutado inter komunumanoj.

Ekde sia lanĉo en januaro 2005, ene de unu jaro, jamendo lerte profitis la teknikajn plibonigojn de sia interna funkciaro, sed ankaŭ la okulfrapan kreskadon de la nombro de albumoj disponeblaj. Fakte, pli ol 2100 albumoj aldoniĝis al la ĉiam plilongiĝanta listo dum 2006, oferante al jamendo eblon por elforĝi solidan reputacion. La platformo intencis en 2007 oferti al interesataj artistoj novajn mon-enspezeblojn.

Laŭ lingva vidpunkto, jamendo estis komplete tradukita en Esperanton, sed tio malaperis dum ĝisdatigo de la tuta retejo en decembro 2007 [1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti