Siro James CHADWICK (20-an de oktobro 1891, Manchester, Anglio – 24-an de julio 1974, Kembriĝo, Cambridgeshire) estis angla fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1935 pro sia malkovro de la neŭtrono.

James Chadwick
Nobel-premiito
Persona informo
James Chadwick
Naskiĝo 20-an de oktobro 1891 (1891-10-20)
en Bollington
Morto 24-an de julio 1974 (1974-07-24) (82-jaraĝa)
en Kembriĝo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de Manĉestro • Kolegio Gonville kaj Caius • Universitato de Kembriĝo • Viktorino-Universitato de Manĉestro vd
Familio
Edz(in)o Aileen Stewart-Brown vd
Profesio
Okupo nuklea fizikisto • universitata instruisto • fizikisto vd
Laborkampo fizikoneŭtrononuklea bomboradioaktiveco vd
Doktoreca konsilisto Ernest Rutherford vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis en la universitatoj de Manĉestro kaj Kembriĝo, poste estis instruito de Hans Geiger en la berlina Teknika Altlernejo. Li kunlaboris ekde 1923 kun Ernest Rutherford en Kembriĝo en la Laboratorio Cavendish. Oni analizis transformiĝojn de elementoj, kiujn ili bombadis per alfa-korpuskloj. Ili analizis naturon de la atomkerno, konstatis pri la protono (kerno de la hidrogenatomo), ke ĝi estas ankaŭ konstruelemento ĉe aliaj atomkernoj.

Chadwick en 1932 rimarkis, ke berilio bombadita per alfa-korpuskloj ellasas nekonatan radiadon, kiu forpuŝas protonojn el atomkernoj de diversaj materialoj. Laŭ klarigo de Chadwick, la radiado konsistas el korpuskloj - sen elektra ŝargo - nome neŭtronoj, kiuj havas saman pezon kiel la protonoj.

La malkovro helpis pluan analizon de la atomkerno, ĉar la neŭtrono povis eniri la kernon sen deflankiĝo. Chadwick ricevis la kavalieran rangon en 1945 kaj la medalon Copley en 1950.