Sir James KEY CAIRD (n. la 7-an de januaro 1837 - m. la 6-an de marto 1916) estis brita barono kaj mecenato. Li naskiĝis en Dundee, kaj fariĝis unu el la plej sukcesaj entreprenistoj de la urbo, per la uzado de la plej avangardoj teknologioj por sia firmao Ashton and Craigie Mills.

James Key Caird
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1837 (1837-01-07)
en Dundee
Morto 6-an de marto 1916 (1916-03-06) (79-jaraĝa)
en Dundee
Tombo Tombejo Dean
Lingvoj angla
Ŝtataneco Skotlando
Alma mater Universitato St. Andrews
Familio
Edz(in)o Sophy Gray
Infano Beatrix Ada Caird
Okupo
Okupo entreprenisto • matematikisto
vdr

Li multe riĉiĝis, kaj financis la konstruaĵon Caird Hall, kiu elstaras el la ĉefplaco de Dundee. Li cetere financis la parkon Caird, norde de la urbo. Li ankaŭ donis monon por la Imperia Transantarkta Ekspedicio de Ernest Shackleton (1912-1914) sur la ŝipo Endurance.

Li mortis en la kastelo Belmont, en Dundee.