James MACPHERSON (27-a de oktobro 1736 - 17-a de februaro 1796) estis skota poeto kaj aŭtoro de la verko Ossian, kiu estis eldonita en tri partoj inter la jaroj 1760 kaj 1763, kaj furoris en Eŭropo en la 18-a kaj 19-a jarcentoj.

James MACPHERSON
Persona informo
Seumas Mac a' Phearsain
Naskiĝo 27-a de oktobro 1736
en Ruthven, Badenoch, Skotlando
Morto 17-a de februaro 1796
en Invernessshire, Skotlando
Tombo Abatejo Westminster vd
Etno skotoj vd
Lingvoj anglaskotgaela vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Universitato de EdinburgoUniversitato de Aberdeen vd
Familio
Infanoj Juliet Macpherson vd
Profesio
Alia nomo Ossian vd
Okupo poeto • verkistopolitikisto vd
Verkado
Verkoj Ossian
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Macpherson naskiĝis en Invertromie, studis en Aberdeen kaj Edinburgo, kaj iĝis instruisto en la skota ĉefurbo. Li vojaĝis tra la Alteja regiono de Skotlando, kolektante tradician materialon. Fragmento, la unua parto de la verko, aperis en 1760; la dua Fingal (la plej grava sekcio de la libro) en 1761; kaj la lasta: Temora en 1763. Li pretendis, ke Ossian estas traduko el la originala gaela lingvo, kaj kiam estiĝis dubo pri ĝia aŭtenteco, li prezentis falsan "orginalon", kiu fakte estis traduko lia de lia angla teksto. Tiom estis la populareco de la verko, ke pluraj fremdlingvan tradukoj estis faritaj: en la italan (Cesarotti, 1764), en la germanan (1764), en la francan (1774), ktp. Eĉ hodiaŭ, de temp' al tempo aperas novaj versioj: en la japana (1971); kaj en la rusa (Juri D. Levin, 1983).

Ossian influis multajn verkistojn, poetojn kaj komponistojn, ekzemple: Goethe (Werther), Schiller, Hugo, Byron, Brahms kaj Mendelssohn. En 1974, okazis ekspozicio en Parizo pri Ossian, kaj osianaj societoj estis fonditaj en diversaj lokoj. En sia enciklopedia verko The Companion to Gaelic Scotland, la gaela poeto Ruaraidh MacThòmais skribas, ke Macpherson estis "nek tiom honesta kiom li pretendis, nek tiom inventema kiel asertis liaj kontraŭstarantoj". Plie, MacThòmais diras, ke en Fingal, oni povas rekoni almenaŭ dek du eltiraĵojn (el kiuj kelkaj estas sufiĉe longaj), en kiuj li uzis aŭtentikajn gaelajn baladajn fontojn. Bedaŭrinde, tamen, lia verko malbone influis la tro romantikan gaelajn skribaĵojn de la tiel nomata "Kelta krepusko" (angle: Celtic Twilight). Romantikismo ne estas natura karakterizo de la gaela poezio.

En 1773, Macpherson eldonis tradukon de la Iliado.

Vidu ankaŭ redakti