James N. “Jim” Gray (naskiĝis la 12-an de januaro 1944; malaperis la 28-an de januaro 2007) estas usona komputikisto, kiu gajnis la Premion Turing en 1998. Li studis ĉe Universitato de Kalifornio, Berkeley, kie li akiris diplomon pri inĝeniera matematiko en 1966 kaj doktorecon pri komputika scienco en 1969. Li estas la unua doktoriĝinto en la komputika departemento de Berkeley.

James N. Gray
Persona informo
James Nicholas "Jim" Gray
Naskiĝo 12-an de januaro 1944 (1944-01-12)
en San-Francisko, Kalifornio
Morto 28-an de januaro 2012 (2012-01-28) (68-jaraĝa)
en maro
Lingvoj italaangla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Courant Institute of Mathematical Sciences • Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley vd
Profesio
Okupo komputosciencisto vd
Laborkampo komputiko vd
Doktoreca konsilisto Michael A. Harrison vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gray laboris kiel industria esploristo ĉe multaj industriaj firmaoj, inkluzive de IBM, Tandem Computers kaj DEC.

Post mallonga velado, sen kunuloj, ĉe la Farallon-insuloj apud San-Francisko, oni raportis lian boaton malaperinta la 28-an de januaro, 2007.