James W. Christy

usona astronomo

James Walter CHRISTY (naskiĝis en 1938) estas usona astronomo.

James Christy (maldekstre) kaj Robert Harrington, 1978.

Laborante en la Mararmea Observatorio de Usono, li malkovris la 22-an de junio 1978, ke Plutono havas naturan sateliton, kiu ricevis la nomon de Karono.

Li faris la malkovron, zorge ekzameninte fotografaĵon de Plutono kaj rimarkante malgrandan tuberon flanke de la planedo. Tiun fotografaĵon kun aliajn oni klasifikis kiel "mezbonaj", kredante ke la plilongigita bildo de Plutono estis kaŭzita de malbona fokusigo. Tamen, Christy rimarkis, ke, kvankam la bildo de Plutono estas plilongigita, tiuj de la steloj ne tiel estas.

Ĉar el la antaŭaj aktivadoj de James Christy estis fotografiadoj de duopaj steloj, li ekpensis ke tiu tubero povus esti plutona luno. Ekzameninte arĥivajn bildojn de 1965, li konkludis ke la tubero estis ja luno[1].

La fotografa pruvo ne estis decida (la tubero povus esti plutona montego), sed sur bazo de la kalkulita orbito de Karono, eblis antaŭkalkuli eklipsojn de Plutono kaj Karono: observoj de tiuj-ĉi konfirmis la teorion.

Estas notinde, ke la fotografaĵoj havis komenton : "Plilongigita bildo de Plutono", sed ĉiuj astronomoj, (inter kiuj Christy) supozis ke la fotografioj estis misaj.

La nomo Karono restis neoficiala ĝis kiam IAU aprobis ĝin[2] en 1986.

Honore al James W. Christy, oni donis lian nomon al asteroido 129564 Christy[3].

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti