Jamie OLIVER (naskiĝis la 27-an de majo 1975) estas brita kuiristo.

Jamie Oliver
Jamie Oliver (2008)
Jamie Oliver (2008)
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1975 (1975-05-27) (48-jaraĝa)
en Clavering
Lingvoj angla
Loĝloko Essex
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Hockerill Anglo-European College • Westminster Kingsway College • Joyce Frankland Academy, Newport • Lincoln Castle Academy
Familio
Edz(in)o Juliette Norton
Infanoj Daisy Boo Pamela • Poppy Oliver
Parencoj Isabella Windsor
Okupo
Okupo ĉefkuiristo • restoraciestro • artisto • blogisto • kuirlibroverkisto • jutubisto • aktivulo • televida prezentisto • televida produktoro
TTT
Retejo http://www.jamieoliver.com/
vdr
Restoracio Fifteen de Oliver

Liaj gepatroj posedis restoracion "The Cricketers" en Clavering (Essex), kie Jamie travivis sian infanaĝon. Jam kiel 8-jarulo li komencis helpi ĉe kuirado, kiel 16-jarulo komencis viziti lernejon "Westminster Catering College", kie li post tri jaroj finis sian studadon. Komence li laboris en "Neal Street Restaurant", de tie transiris al „River Café“, pri kiu foje informis televido. La sekvan tagon kontaktis lin kvin britaj televidoj, el kiuj "Optomen Television" rapide filmis kun li unuan parton de televida serio „Naked Chef“ (nuda kuiristo, kuiristo sen ĉapo), kiu estis tre sukcesa kaj daŭrigata ankaŭ eksterlande. La spektantoj vizitas kun lia motorciklo vendejojn, aĉetas materialojn por kuirado kaj poste partoprenas lian kuirarton. Li eldonis plurajn librojn, kiuj estis tradukitaj al multaj lingvoj. Siajn adorklubojn li havas en la interreto, kie li prezentas ankaŭ siajn receptojn.

Libroj de Jamie Oliver redakti

  • The Naked Chef
  • Happy Days with the Naked Chef
  • The Naked Chef Takes Off
  • Jamie's Kitchen
  • Jamie's Dinners

Eksteraj ligiloj redakti