Jammelshofen

Jammelshofen estas parto de la komunumo Kaltenborn en la distrikto Ahrweiler en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

la vilaĝo Jammelshofen
preĝejo de Jammelshofen

Jammelshofen situas kelkajn kilometrojn sudsudoriente de Kaltenborn. La pejzaĝo estas tipe monteta por la mezmontaro Ejfelo. La vilaĝo situas rekte ĉe la piedo de la monto Hohe Acht. Ĉi tie fontas la rojo Herschbach, kiu estas la fontrojo de Kesselinger Bach.

Jammelshofen estis ĝis la enkomunumigado al Kaltenborn je la 7a novembro 1970 memstara komunumo. [1]

Referencoj redakti