Jan Baranowski

pola astronomo kaj naturisto

Jan BARANOWSKI (naskiĝis la 26-an de decembro 1800 en Sławków, mortis la 8-an de novembro 1879 en Lublin) – pola astronomo kaj naturisto.

Jan Baranowski
Persona informo
Jan Baranowski
Naskiĝo 26-an de decembro 1800 (1800-12-26)
en Sławków, Radom Governorate,  Rusia Imperio
Morto 8-an de novembro 1879 (1879-11-08) (78-jaraĝa)
en Lublino
Tombo Tombejo ĉe la strato Lipowa en Lublino vd
Lingvoj polalatina vd
Ŝtataneco Kongresa PollandoRusia Imperio vd
Alma mater Jagelona Universitato vd
Familio
Dinastio Q63440245 vd
Profesio
Okupo astronomo • universitata instruisto • tradukisto vd
Aktiva en Varsovio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Jan Baranowski studis en Jagelona Universitato. De 1825 adjunkto, poste en la jaroj 1848–1869 direktoro de varsovia Astronomia Observatorio. Paralele en la jaroj 1862–1869 estis profesoro de Ĉef-Lernejo en Varsovio.

En 1833 kalkulis orbiton de la kometo de Wilhelm von Biela.

De 1843 laboris pri eldono latine kaj en la pola lingvo de De revolutionibus orbium coelestium kaj de aliaj verkoj de Koperniko, realigita en 1854. Tio estis la unua traduko de tiu ĉi titolo al la moderna lingvo, kun antaŭparolo de Nikolao Koperniko, kiun ne havas eldonoj de Nurenbergo. En unu volumo oni publikigis krom tio ankaŭ Narrato Prima de Georg Joachim Rheticus, korespondaĵojn kun etaj kreaĵoj de Koperniko.

En la jaroj 1857–1861 eldonis "Kalendaron de Astronomia Observatorio Varsovia", en kiu entenis fenologiajn observojn. De 1869 kiel pensiulo ekloĝis ĉe Walenty Baranowski, sia frato episkopo en Lublin.

Distingita per la Ordeno de Sankta Stanislao de la 2-a klaso.

Bibliografio redakti

  • Samuel Dikstein kaj Jan Gadomski, en: Polski Słownik Biograficzny (Pola Biografia Vortaro), 1-a volumo, Polska Akademia Umiejętności (Pola Akademio de Scipovoj) – Skład Główny w Księgarniach Gebethnera i Wolffa (Staplo en Librovendejoj de Gebethner kaj Wolff), Krakovo 1935, p. 280–281. Represaĵo: Ossolineum, Krakovo 1989, ​ISBN 83-04-03484-0

Eksteraj ligiloj redakti