Jan DRDA (naskiĝis la 4-an de aprilo 1915 - mortis la 28-an de novembro 1970) estis ĉeĥa politikisto, verkisto, ĵurnalisto kaj dramaturgo.

Jan Drda
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1915 (1915-04-04)
en Příbram
Morto 28-an de novembro 1970 (1970-11-28) (55-jaraĝa)
en Dobříš
Tombo Dobříš vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Loĝloko Birth house of Jan Drda vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Alma mater Universitato de Karolo vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd
Memorigilo Jan Drda
Profesio
Okupo verkistoscenaristodramaturgoĵurnalistopublikigistopolitikisto vd
Laborkampo ĵurnalismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li aliĝis al la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio en 1945. Kune kun Václav Řezáč, ili partoprenis en la ekskludo de nekomunistaj aŭtoroj de la tiama Unio de ĉeĥoslovaka verkistoj (1940- 1990)[1] kies prezidanto li fariĝis en 1956. Ekde februaro 1948, li okupis gravajn kulturajn kaj politikajn postenojn. En 1955 li ricevis la Ordonon de la Respubliko[1].

Fine de sia vivo li estis ĉefredaktoro de la semajna gazeto Svět práce (Mondo de Laboro), kiun li mem fondis en 1968. En 1969 oni maldungis lin ĉar li kontraŭbatalis la invadon de soldatoj de la Varsovia Traktato en 1968 kaj la postan okupadon de Ĉeĥoslovakio.

Popularecon li akiris per komika romano pri minista urbeto (Urbeto sur la manplato), kiu estis sukcese filmigita. Ankaŭ liaj fabeloj enhavas satire realismajn elementojn. Filmigitaj estis komediaj fabeloj Ludoj kun diablo, Forgesita diablo, Dařbujan kaj Pandrhola, kiuj sub vualo de fabela rakonto kritikas la homan socion per ekzemplo de vilaĝanoj. Ankaŭ ili estis sukcese filmigitaj.

Severe serioza estas libro de liaj kontraŭfaŝismaj rakontoj Muta barikado, kiu estas ne nur filmigita, sed ankaŭ tradukita al Esperanto fare de Miloš Lukáš.

Verkaro redakti

Li estas verkisto, ĉe kiu la realismo miksiĝas kun fabelaj motivoj.

Městečko na dlani (Urbeto sur la manplato, 1940)

Putování Petra Sedmilháře (Migrado de Petro Sepmensogulo, 1943)

Hrátky s čertem (Ludoj kun diablo, 1946)

Dalskabáty, hříšná ves aneb Zapomenutý čert (Dalskabáty, peka vilaĝo, aŭ Forgesita diablo, 1959)

Němá barikáda (Muta barikado, 1946)

České pohádky (Ĉeĥaj fabeloj, 1958)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (cz) Ivan Motyl, Februaro 1948: komunista Drda anstataŭas Ferdinand Peroutkan, Tyden.cz, la 26-an de februaro 2008, alirite la 24-an de novembro 2020.