Jan Kasprowicz

pola poeto

Jan KASPROWICZ (prononcu: Jan KasPROviĉ, naskiĝis la 12-an de decembro 1860 en Szymborz ĉe Inowrocław kaj mortis la 1-an de aŭgusto 1926 en Poronin ĉe Zakopane) - eminenta pola poeto, dramisto, literatura kritikisto kaj tradukisto. Kune kun Leopold Staff, Kazimierz Przerwa-Tetmajer kaj Stanisław Wyspiański li estis ĉefa reprezentanto de "Juna Pollando" - pola modernismo.

Jan Kasprowicz
Persona informo
Jan Kasprowicz
Naskiĝo 12-an de decembro 1860 (1860-12-12)
en Szymborze
Morto 1-an de aŭgusto 1926 (1926-08-01) (65-jaraĝa)
en Zakopane
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de LepsikoUniversitato de Vroclavo • Royal Evangelical Gymnasium (High School) in Ratibor vd
Partio Ligo Nacia vd
Subskribo Jan Kasprowicz
Memorigilo Jan Kasprowicz
Familio
Edz(in)o Maria Kasprowiczowa • Jadwiga Przybyszewska vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkistodramaturgoprofesoro vd
Laborkampo liriko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto de Jan Kasprowicz de Jacek Malczewski

Vivo kaj verko redakti

 
Jan Kasprowicz dum gimnazia periodo

Li naskiĝis en Szymborz ĉe Inowrocław en malriĉa kamparana familio. La familio tre zorgis pri lia edukado tial Jan lernis en gimnazioj en Inowrocław, Poznano / Poznań, Opole / Oppeln kaj Racibórz dum 1882-1883. Lia lasta gimnazio estis eminenta klasika Gimnazio de sankta Maria Magdalena en Poznano / Poznań kie li ricevis abiturientiĝon en 1884, laŭ la anekdoto- pro bonegaj poemoj en germana lingvo. Tiu gimnazio atendis la tre altan konon de la antikva greka kaj latina lingvoj. Poste li studis filozofion kaj literaturon en germanaj universitatoj en Lepsiko / Leipzig kaj Vroclavo / Wrocław. Dum la studado li verkis recenzojn kaj poeziojn en pollingvaj revuoj. Pro la agado en socialismaj kunigoj li estis multfoje malliberigita. En 1886 li edziĝis kun pliaĝa Teodozja Szymańska tamen post kelkaj monatoj ili eksedziĝis.

Tiam li komencis eldoni siajn plej eminentajn verkojn komence de aro de poezioj en 1889 kaj poemo Chrystus (Kristo).

Post la plej longa restado en malliberejo (15 jaroj) li transloĝiĝis al Lvovo. Li okupiĝis pri ĵurnalismo kaj kritiko literatura kaj teatra laborante en revuoj Kurier Polski kaj Słowo Polskie. En 1904 li doktoriĝis en Lvova Universitato de Johano Kazimiro pri literaturo kaj poste li komencis prelegi. Lia poezio subite ŝanĝiĝis post la perfido de lia dua edzino, Jadwiga Gąsowska kun Stanisław Przybyszewski (konata de granda amoremo kaj poligamio). Jadwiga lasis du filinojn al Jan, kiu ekkoninte en Italio la deknaŭan Maria Bunin edziĝis kun ŝi estante tiam 50-aĝa.

Malgraŭ la seksa-morala afero Kasprowicz fariĝis en 1921 rektoro de Lvova Universitato, jam en la sendependigita Pollando.

Liaj poezioj de tiu tempo estis karakteriĝis per herezaj kaj skandalaj versoj. La fama aro de ĥimnoj- la ĥimnoj Dies irae (Tago de kolero), Jestem i płaczę (Mi estas kaj mi ploras), Święty Boże (Ho Sankta Dio)- estas la unuaj el plej gravaj poemoj de eŭropa ekspresionismo kaj propable unuaj en la pola literaturo. Poeto esprimas la profundan dubon pri ekzisto de Dio kaj la teruron pro la nenieco de valoro de homo.

 
Jan Kasprowicz dum lvova periodo

Mi estas, mi ploras
Flugilen mi batas
kiel birdo taga, kiel birdo nokta
kiu devas per la okulo sangita
rigardi sunbrilon!
Kaj ĉe piedoj oni solan tombon fosas,
Nigra korniko sidante al dia tortura brako
grakas! Kaj grakas! Senĉese!
Per beko mortintan putraĉon dispeciĝas!

Ĥimno Mi estas kaj mi ploras, fragmento

Nur poste, en la fino de sia vivo Kasprowicz revenante al la religio kaj konsentante kun la prava sistemo de mondo, komencos krei la viziojn inspiritaj per ekspresionismo tamen ankaŭ per la filozofio franciskana. Kritikistoj estos tute mirigitaj, ke tiel aserte Kasprowicz konvertos al la kristanismo. La vizioj de Księga ubogich (La libro de malriĉuloj) estos inspiritaj per la pola vilaĝa naturo kaj vivo. Kasprowicz kreos tute novajn ĥimnojn, plifirmigantajn la Dion kun iaj specialaj klaŭzoj. Lia poezio fariĝos epifania, antaŭvidanta la poemojn de Czesław Miłosz.

Jan Kasprowicz estas ankaŭ fama kiel eminenta poligloto kaj tradukisto. Li mem komencis studi latinan kaj malnovan grekan lingvojn kiujn li tre alte konis en gimnazioj. Li lernis ankaŭ francan, germanan, anglan, norvegan, italan, nederlandan lingvojn. Inter plej gravaj verkistojn kies verkojn li tradukis al la pola lingvo estas (de malnova greka) Esĥilo, Eŭripido, (de angla) Ŝekspiro / William Shakespeare, Christopher Marlowe, George Byron, Percy Bysshe Shelley, John Keats, Rabindranath Tagore, (de germana) Goeto / Johann Wolfgang Goethe, Ŝillero / Friedrich Schiller, (de franca) Arthur Rimbaud, Maurice Maeterlinck, Edmond Rostand, (de itala) Gabriele d'Annunzio, (de norvega) Henrik Ibsen, (de nederlanda) Herman Heijermans.

Dum la lasta periodo de sia vivo li loĝis en Tatroj en sia vilao "Harenda" inter Poronin kaj Zakopane. Lia korpo estis tie eltombigita de tombejo de Zakopane al maŭzoleo en 1933.

Stanisław Lem skribis pri li: Li havis en sia plena persono la originalecon de la literatura cigano, la moviĝemecon de ĵurnalisto, kiun li devis esti pro la devo de salajrado, humoron de bona amiko kaj- tiam jam- la seriozecon de profesoro. Li gastadis- kun multa amikaro- tre ofte en la restoracioj kaj vinejoj de Lvovo / Lwów, speciale li ekamis la vinaron kaj vinejon de Stadtmueller ĉe urboplaco ĉe la 34-a numero.

Ĉefaj verkoj redakti

  • Z chałupy (1887)
  • Poezje (1889)
  • Chrystus (1890)
  • Z chłopskiego zagonu (1891)
  • Świat się kończy (1891)
  • Anima lachrymans i inne nowe poezje (1894)
  • Miłość (1895)
  • Krzak dzikiej róży w Ciemnych Smreczynach (1898)
  • Ginącemu światu (1901)
  • Salve Regina (1902)
  • Ballada o słoneczniku (1908)
  • Chwile (1911)
  • Księga ubogich (1916)
  • Hymny (1921)
  • Sita
  • Dies Irae