Jan Kobylański (naskiĝis la 21-an de julio 1923 en Równe, Pollando -- 27-a de marto 2019) – estis pola entreprenisto loĝinta en Urugvajo, diplomato, fondinto kaj prezidanto de la Unuiĝo de Polaj Diasporaj Asocioj kaj Organizaĵoj de Latin-Ameriko (USOPAŁ), la plej granda diaspora organizaĵo. Aŭtoro de libroj pri filatelo kaj pri arbitracia agado de Vatikano. Proprietulo, prezidanto kaj direktoro de dekkelkaj komercaj firmaoj kun internacia atingo (i.a. presado de poŝtmarkojmoner-farado). Plurjara konsulo de Paragvajo en Santa Cruz de Tenerife (Kanariaj Insuloj) kaj estinta honora konsulo de Pollando en Urugvajo.

Jan Kobylański
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1923 (1923-07-21)
en Rivno
Morto 27-an de marto 2019 (2019-03-27) (95-jaraĝa)
en Montevideo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Distingoj redakti

Li estis distingita de prezidento de Pollando en ekzilo Ryszard Kaczorowski per Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta, kaj en 1993 per Komandora Kruco de la ordeno de prezidento Lech Wałęsa. En 1997, pro eminentaj meritoj por diaspora agado prezidento Aleksander Kwaśniewski distingis lin per Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno Polonia Restituta.

Bibliografio redakti

  • Jerzy Robert Nowak, Potępiany za patriotyzm. Sylwetka Jana Kobylańskiego (Kondamnata pro patriotismo. Silueto de Jan Kobylański), Warszawa 2009