Jan Kubelík (naskiĝis la 5-an de julio 1880 en Prago - mortis la 5-an de decembro1940 en Orlové, Slovakio) estas ĉeĥa violonisto kaj komponisto, patro de Rafael Kubelík.

Jan Kubelík
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1880 (1880-07-05)
en Michle
Morto 5-an de decembro 1940 (1940-12-05) (60-jaraĝa)
en Podolí
Tombo tombejo de Vyšehrad
Loĝloko Birth house of Jan Kubelík
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstrio-HungarioProtektorato Bohemio kaj Moravio
Alma mater Praga konservatorio
Subskribo Jan Kubelík
Familio
Edz(in)o Anna Julie Marie Széll von Bessenyö
Infano Rafael Kubelík
Parencoj Petr Kubelík
Okupo
Okupo komponistoviolonisto • kolektanto
vdr

La violonludon li lernis komence de sia patro, en 1892-1898 en la praga konservatorio (violonon ĉe Otakar Ševčík, komponado ĉe Josef Bohuslav Foerster kaj aliaj). Ekde 1900 li koncertis kun grandaj sukcesoj en la tuta mondo - krom Eŭropo en Turkio, Palestino,Hindio, Ĉinio, Japanio, Novzelando; ekzemple Norda, Meza kaj Suda Ameriko li koncertis naŭfoje. En 1928 kiel la unua ĉeĥa muzikisto li oficiale ludis en Sovetunio.

Dum sia vivo li ludis entute 5 mil koncertojn antaŭ proksimume 6 milionoj da aŭskultantoj. Li koncentriĝis precipe pri famaj verkoj de violonliteraturo, speciale el la epoko de romantismo. Liaj muzikpartneroj estis ekz. mondfama operetkomponisto Rudolf Friml kaj lia filo Rafael Kubelík.

Li estas aŭtoro de violonkoncertoj kaj kadencoj al violonkoncertoj de Mozart, Beethoven, Brahms, Paganini k.a. Famiĝis ankaŭ lia rearanĝo de Poem de Zdeněk Fibich.

Eksteraj ligiloj redakti