Jan Kubiš (naskiĝis la 24-an de junio 1913 en Dolní Vilémovice – mortis la 18-an de junio 1942 en Prago) estis membro de ĉeĥoslovaka, far de britoj ekzercita, taĉmento de paraŝutistoj, kiuj en la jaro 1942 partoprenis atencon kontraŭ reprezentanta regna protektoro Reinhard Heydrich. La tuta agado, ensumiganta paraŝutistan desalton super la teritorio de Ĉeĥoslovakio kaj la sekvan krimon de la atenco, portis nomon Operaco Anthropoid. Pluaj paraŝutistoj de la Operaco estis Jozef Gabčík, Josef Valčík kaj Adolf Opálka. La agadon partoprenis ankaŭ taĉmentoj Silver A, Silver B kaj Out Distance.

Emblemo de la ĉeĥoslovaka antaŭmilita armeo 1918 - 1939


Jan Kubiš
Jan Kubiš
Jan Kubiš
Naskiĝo 24-a de junio 1913
en Flago de Aŭstrio-Hungario Dolní Vilémovice, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto 18-a de junio 1942
en Flago de Protektorato Bohemio kaj Moravio Prago, Protektorato Bohemio kaj Moravio
Soldata kariero
Deĵoris en: membro de Operaco Anthropoid
Militoj: dua mondmilito
Persona informo
Tombo Ďáblice cemetery
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Subskribo Jan Kubiš
Memorigilo Jan Kubiš
Familio
Patro František Kubiš
Frat(in)oj Rudolf Kubiš • Jaroslav Kubiš
Okupo
Okupo paratrooper
vdr

Heydrich devis esti mortigita per mitraleto STEN GUN MK FF 209, el kiu pafis Jozef Gabčík. Sed lia haste kunmetita armilo ekblokiĝis, do ĝuste Kubiš uzis grenadon, kiu eksplodis antaŭ dekstra rado de nekirasita malfermita aŭtomobilo, en kiu Heydrich veturis. Tiu pli poste mortis pro toksigo de sango en libeňa malsanulejo Bulovka.

Jan Kubiš komune kun pluaj atencintoj poste kaŝis sin en subteraj spacoj de ortodoksa preĝejo de sankta Cirilo kaj Metodo en Resslova-strato en Prago. Sed nazioj esplorserĉinte trovis ilin kaj la 18-an de junio 1942 ekatakis la preĝejon. Post 7 horoj de rezisto, kontraŭ kiu germanoj aktivigis pli ol 800 soldatoj, estas ĝis hodiaŭ sur la preĝejo memorigaĵoj en aspekto de kavetoj de kugloj. Fine ĉiuj membroj de paraŝuta desalto faris memmortigon per lasta kuglo.

Antaŭ ol li venis Grandan Brition, li deĵoris ankaŭ en vilaĝo Sádek por defendi Ĉeĥoslovakion en fortikaĵoj.

Memortabulo al Jan Kubiš en Sádek

Kripto redakti

En la kripto de la templo li mortis komune kun:

Rilataj artikoloj redakti