Jan Kucharzewski (naskiĝis la 27-an de majo 1876 en Wysokie Mazowieckie, mortis la 4-an de julio 1952 en Novjorko) estis pola advokato, historiisto kaj politikisto.

Vivo redakti

Unuaj jaroj de la unua mondmilito pasgis en Svislando, kie okupiĝis pri publicista agado favore al pola afero. Junie 1917 revenis al Varsovio. En intermilita periodo konsilanto ĉe Ministra Konsilantaro kaj Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, poste okupiĝis pri scienca kaj publicista agado. Dum la dua mondmilito restis en Usono, kie plurfoje parolis favore al Pollando, laŭ kontraŭsovetaj kaj kontraŭkomunistaj pozicioj. Prezidanto de Pola Scienca Instituto en Ameriko (1942–1952). Membro-fondinto de Pola Scienca Societo Eksterlande.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Od białego caratu do czerwonego (De blanka ĝis ruĝa carismo) (volumoj 1–7, Warszawa 1923–1935, Eldonejo de Kaso nome de Mianowski, dua eldono: PWN 1998-2000)
  • The Origin of Modern Russia (1948), pola eldono: Od białego do czerwonego caratu kun antaŭparolo de Oskar Halecki, Londono 1986, Veritas Foundation Publication Centre, ISBN 0-901215-91-0