Leszek Serafinowicz, pseŭdonome Jan Lechoń (naskiĝis la 13-an de marto 1899 en Varsovio, mortis la 8-an de junio 1956 en Novjorko) estis poeto, kritikisto pri literaturo kaj teatro, kunkreinto de la poeto-grupo "Skamander".

Jan Lechoń
Persona informo
Naskonomo Leszek Józef Serafinowicz
Naskiĝo 13-an de marto 1899 (1899-03-13)
en Varsovio
Morto 8-an de junio 1956 (1956-06-08) (57-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per falo vd
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Rusia ImperioDua Pola Respubliko vd
Profesio
Alia nomo Jan Lechoń vd
Okupo ĵurnalisto • poeto • diplomato • taglibristo • verkisto • literaturkritikisto vd
Aktiva dum 1912– vd
Verkado
Verkoj Q11735902 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis kune kun du fratoj en familio tatar-devena. En 1907/1908 komencis lerni en lernejo je la nomo de Stanisław Staszic kun la pola lingvo kiel lekcia, en 1911 translokiĝis al klasika lernejo, kie famiĝis kiel lerneja poeto. Decembre de 1912 lia patro aperigis lian debutan volumeton de poezio Na złotym polu (Sur ora kampo). En 1914 eldonis la laŭvican Po różnych ścieżkach (Laŭ diversaj padoj) dediĉitan al Leopold Staff. Ambaŭ versaĵ-kolektoj aperis sub la pseŭdonomo Jan Lechoń.

En 1916 Lechoń abiturientiĝis kaj komencis studi polan filologion ĉe Filozofia Fakultato de Varsovia Universitato, sed ĝin ne finis. Dum tiu ĉi tempo li kunredaktis revuon "Pro Arte et Studio" estante kunfondinto de kafejo "Pod Pikadorem" kaj de poet-grupo "Skamander", elpensante ties nomon kune kun inaŭguro de ĝia publika elpaŝo la 6-an de decembro 1919.

Dum la pola-bolŝevika milito li laboris en Gazetara Oficejo de Ĉefa Komandanto Józef Piłsudski, kunkreis literaturan kabaredon "Pikador", kies sidejo estis la kafejo "Pod Picadorem". Li tiam apartenis al estraro de la Sindikato de Polaj Literaturistoj, estis ĝenerala sekretario de PEN-Klubo kaj publikigis en "Wiadomości Literackie" (Literaturaj Sciigoj).

Lechoń debutis en la aĝo de 21 jaroj per versaĵ-kolekto Karmazynowy poemat (1920), kun oni akceptis kun entuziasmo. Starigo antaŭ si de altaj postuloj kun personaj problemoj de frua ambaŭseksemo en seksa orientiĝo (enamiĝinta al Wanda Serkowska), poste jam samseksemo, estiĝis bazo de deprimo kaj de sensukcesa provo de sinmortigo marte 1921. Post tio li kuracis sin en psikiatria malsanulejo apud Krakovo, kien veturigis lin Kazimierz Wierzyński. Li tiam pasigis pli longan tempon en diversaj kuraclokoj, interalie en Rabka. Lia kuracisto konsilis al li verki taglibron por celoj de terapio, sed la poeto tiutempe tion neglektis.

En la jaroj 1926–1929 estis redaktoro de satira revuo "Cyrulik Warszawski". En 1927 kontribuis al alvenigo de postrestaĵoj de Juliusz Słowacki al Pollando kaj lia entombigo sur Vavelo. Słowacki estis por li la plej proksima poeto. Gardostaron ĉe lia ĉerko li plenumis kun kortuŝa seriozeco.

En la jaroj 1930–1939 estis kultura ataŝeo de pola ambasado en Parizo. Merito de liaj pluraj penoj estis en 1935 premiero de baleto Harnasie de Karol Szymanowski en Operejo Garnier. Li preskaŭ sukcesis en 1939 montri spektaklon de Jarosław Iwaszkiewicz Lato w Nohant en Comédie-Française (ĉion ĉi trastrekis germana invado en Pollandon).

Post malvenko de Francio en la dua mondmilito li forveturis al Brazilo, kie restis interalie kune kun sia amiko Julian Tuwim, kaj poste al Usono, kie ekloĝis en Novjorko. Li frekventis tie societan vivon de la pola diasporo. Amikecon montris al li mondfama klavicenistino Wanda Landowska, pentristo Rafał Malczewski kaj precipe poeto Kazimierz Wierzyński. Li abunde korespondis interalie kun Ewa Curie kaj sia amiko Mieczysław Grydzewski, setliĝinta en Londono kaj redaktanta tie soci-kulturan semajnrevuon Wiadomości (daŭrigo de Wiadomości Literackie (Literaturaj Sciigoj) en ekzilo), kiun Lechoń legis kun aprobo kaj kie publikigis novajn versojn. Li sekvis kulturan vivon en Pollando kaj ekster ĝi, malbone pritaksante revenon de Tuwim al stalinisma Pollando (rompis kun li la amikecon), kun "furio" (kiel esprimis tion en sia taglibro) legis parizan Kultura (precipe tekstojn de Czesław Miłosz kaj Witold Gombrowicz).

Lechoń estis kunfondinto de Pola Instituto de Sciencoj kaj Artoj en Usono. Li kunlaboris kun radio, redaktis multe da diasporaj revuoj. De lia aktiveco kaj ŝato de la granda, sed subtaksita en la mondo – kiel opiniis kaj ripetis tion en siaj taglibroj – pola kulturo naskiĝis esea volumo O literaturze polskiej (Pri la pola literaturo), estanta en intenco de Lechoń provo montri universalan dimension, precipe de la pola romantikismo.

Interesaĵoj redakti

12.11.1941: En Nov-Jorko "Semajna Literatura Servo de la Rondo de Polaj Verkistoj" aperigis artikolon de Jan Lechoń kun foto el Skotlando, titolitan Varsovio - 1685 km.

Memorigo redakti

De la 24-a de novembro 1962 strato en Varsovio, en la kvartalo Żoliborz, portas nomon de Jan Lechoń. Interalie ankaŭ stratoj en Częstochowa, Krakovo, Ostrów Mazowiecka, Stargard, Vroclavo, Zgierz.

Eksteraj ligiloj redakti