Jan Rambousek (esperantisto)

ĉeĥa esperantisto kaj artileria generalo

Jan Rambousek (naskiĝis la 12-an de majo 1867 en Třeboň, tiam nomata Treven, Aŭstrio - mortis la 3-an de novembro 1945 en České Budějovice) estis ĉeĥa esperantisto kaj artileria generalo.

Jan Rambousek
Artileria generalo Jan Rambousek, prezidanto de Esperantista Klubo en České Budějovice
Artileria generalo Jan Rambousek, prezidanto de Esperantista Klubo en České Budějovice
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1867 (1867-05-12)
en Třeboň
Morto 1-an de decembro 1945 (1945-12-01) (78-jaraĝa)
en České Budějovice
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li studis en gimnazio kaj poste en la milita akademio en Vieno (Wiener-Neustadt). Lia agadkampo kiel artileria oficiro estis urboj Vieno, Linz, Sarajevo kaj Petrovaradin. Li fariĝis komandanto en la garnizono de Krakovo.

La Aŭstria ĉeĥo Jan Rambousek lernis Esperanton jam en 1887, estante dudekjara (L. Courtinat, Historio de Esperanto, 1966, p. 1034), partoprenis kongresojn kaj konatiĝis kun d-ro Zamenhof vizitinte lin en Varsovio. Krom Esperanto li scipovis ankoraŭ ok lingvojn.

Tuj post la formiĝo de Ĉeĥoslovakio la 28-an de oktobro 1918 li estis nomita generalo de la ĉeĥoslovaka armeo. Lia agadkampo estis Brno.

Emerita li loĝis en České Budějovice, kie dum multaj jaroj li estis fidela membro de Esperantista Klubo, kiun li tre ofereme gvidis kiel prezidanto. Por Esperanto li laboris ĝis la morto.

Multajn jarojn li estis membro de la Internacia Scienca Asocio Esperanta. Li apartenis ankaŭ al la unuaj donacintoj de libroj al la biblioteko de la Unua Esperanto-Unuiĝo en Vieno.

Rimarkigo: laŭ la ĉeĥoslovaka revuo Esperantista 2/1946, p. 22, li mortis la 3-an de novembro 1945. Laŭ Esperanto septembro-oktobro 1946, p. 6, kaj laŭ Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio de Stanislav Kamarýt (Praha 1983, p. 247, li forpasis la 1-an de decembro 1945.