Jan Václav Novák

mezlerneja instruisto, doktoro pri filozofio, literatura historiisto, komeniologo, tradukisto

Jan Václav Novák (naskiĝis la 21-an de decembro 1853 en Račice u Smiřic - mortis la 30-an de aprilo 1920 en Prago) estis mezlerneja instruisto, doktoro pri filozofio, literatura historiisto, komeniologo, tradukisto.

Jan Václav Novák
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1853 (1853-12-21)
en Račice nad Trotinou
Morto 30-an de aprilo 1920 (1920-04-30) (66-jaraĝa)
en Královské Vinohrady
Tombo tombejo de Vyšehrad
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo pedagogoverkisto • literaturhistoriisto • comeniologist • instruisto • filologo • tradukistoredaktoro
vdr

Li tradukadis latinlingvajn verkojn de Komenio en la ĉeĥan kaj preparadis lian verkaron por eldono. Li ankaŭ editoris antikvan ĉeĥan literaturon, tradukis verkojn por junularo (ekz. Robinson Crusoe), redaktis pedagogian gazeton, eseis pri edukado kaj pri historio de pedagogio.

Li studis en gimnazio en Hradec Králové, filozofion en Prago, poste instruis en moraviaj gimnazioj (Olomouc, Brno, Valašské Meziříčí), ekde 1884 en reala gimnazio en Prago.

Jam en Olomouc li kontribuis por la gazeto Komenský. Germane eldonis en Leipzig disertacion Platon und die Rethorik. Sian laboron por unularo li komencis per biografio de Pavel Josef Šafařík. Li redaktis gazeton Paedagogia kaj kontribuis al la gazeto Škola a Život (Lernejo kaj Vivo). Ekde 1892 li eldonadis verkojn de Komenio kaj verkis komentariojn pri ili.

Verkoj redakti

  • Pavel Josef Šafařík, nástin životopisný (Pavel Josef Šafařík, biografia skizo, 1885)
  • O slovníkářských pracích Daniela A. z Veleslavína (Pri leksikografiaj verkoj de Daniel Adam el Veleslavín, 1885)
  • O grammatice Vavř. Ben. z Nüdožer (Pri la gramatiko de V.B. el N., 1888)
  • O literární činnosti mor. kněze Val. Bernh. Jestřábského (Pri literatura aktivado de moravia pastro V. B. Jestřábský, 1889)
  • Spor Bratří s p. Vojt. z Pernštejna v Prostějově 1555-57 (Disputo de la Fratoj kun s-ro Vojt. el Pernŝtejn en Prostějov 1557-58)
  • Kouzelné výsluchy (Magiaj aŭdaĵoj, pri eta knabeto, 1892)
  • Krakonoš a chudá žena (Karkonoŝo kaj malriĉa virino, 1892)
  • Kouzelná svítilna (Magia lanterno, 1892)
  • Jak pěstovati výmluvnost u dítek (Kiel kulturi elekventon ĉe infanoj, 1893)
  • Krakonoš a Růženka (Karkonoŝo kaj Rozinjo, 1895)
  • Květy z českých luhů (Floroj el ĉeĥaj herbejoj, poezio por junularo, 1895)
  • Jan Amos Komenský, jeho život a spisy (Jan Amos Komenský, lia vivo kaj verkaro, 1920)
  • Jan Amos Komenský, pracovník o budoucí dobro člověka (Jan Amos Komenský, laboranto por la estonta bono de la homo)
  • O knihách k učení latinskému J. A. Komenského (Pri libroj de Komenio por lerni latinon, 1894)
  • Přehledné dějiny literatury české od nejstarších dob až do politického osvobození (Sinoptika historio de la literaturo ĉeĥa de la plej antikvaj tempoj ĝis la politika liberiĝo - verkita kun Arne Novák, 1922)
  • Stručné dějiny literatury české (Konciza historio de literaturo ĉeĥa, kun Arne Novák)
  • Didaktika synthetická a analytická Jana Am. Komenského (Didaktiko sinteza kaj analiza de J. A. Komenio, 1905)
  • Staročeské rozprávky z XV. století (Antikvaj ĉeĥaj fabeloj el la 15-ajarcento)

En Esperanto aperis redakti