Jan Willem Sevenhuijsen

Jan Willem SEVENHUIJSEN (naskiĝis la 3-an de septembro 1858 en Brouwershaven, mortis la 10-an de februaro 1923 en Harlemo, Nederlando) estis nederlanda lernejestro kaj konata persono en esperantista, vegetarana kaj instruista rondoj.

Jan Willem Sevenhuijsen
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1858 (1858-09-03)
en Brouwershaven
Morto 10-an de februaro 1923 (1923-02-10) (64-jaraĝa)
en Harlemo
Tombo Algemene Begraafplaats Kleverlaan
Lingvoj Esperantonederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto • lernejestro
vdr

Sevenhuijsen estis prezidanto de la Vegetara Ligo Esperantista, la Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj kaj estrarano de loka grupo, verŝajne en Harlemo.[1] Sevenhuijsen reprezentis la nederlandan Ministron de Instruado, Artoj kaj Sciencoj (OKW) en la 12-a kaj 13-a Universala Kongreso (1920 kaj 1921). Kiel esperantista instruisto li interalie verkis lernolibron por infanoj kaj bildkartojn, kiuj klarigas gramatikon.[2] Lia tombomonumento en Harlemo havas kvar piedojn, sur kiuj po unu idealisma vorto. La vortoj estas:

Referencoj redakti

  1. "J. W. Sevenhuysen", Algemeen Handelsblad (10 februaro 1923), 2.
  2. "Sevenhuijsen", Enciklopedio de Esperanto (1933), 845-846.
  3. Rieks Witte, "Grafmonument Jan Willem Sevenhuijsen, Haarlem", amsterdamse-school.nl.