Jana (ruse Яна) estas 872 km longa rivero en Siberio, kiu longas kun la fontorivero Sartang 1.492 km.

Jana (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 872 km
Fluo
Geografio
Landoj Rusio
Regionoj Saĥo
Map
vdr

La rivero fontas inter la Verĥojanska montaro (okcidente) kaj Ĉerski-montaro (oriente) per kuniĝo de Dulgalaĥ kaj Sartang. De tie fluas la rivero Jana norden, preter Verĥojansk kaj poste preter la nordokcidenta bordo de Ĉerski-montaro al la orientsiberia malaltebenaĵo, sur kiu formas ĝi ekde Kazaĉje malgrandan riverdelton. Poste ĝi enfluas la orientsiberian maron, parton de la glacia nordpolusa maro.

La apudan areon de la rivero karakterizas komence pingloarboj de la tajgo, poste la senarba tundro.