Jana BREJCHOVÁ (20-a de januaro 1940 en Praga) estas ĉeĥa aktorino.

Jana Brejchová
Persona informo
Jana Brejchová
Naskiĝo 20-an de januaro 1940 (1940-01-20) (84-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio vd
Subskribo Jana Brejchová
Familio
Gefratoj Hana Brejchová vd
Edz(in)o Miloš FormanVlastimil BrodskýUlrich TheinJiří Zahajský vd
Infanoj Tereza Brodská vd
Profesio
Okupo infana aktoro • filmaktoro • aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jam en aĝo de iomete pli ol 10 ŝi ekaktoris en ĉeĥaj filmoj; dum la dua duono de la 1950aj jaroj ŝi iĝis kinostelulino de Ĉeĥio. Plej ŝi efikis per sia natura impresdono. 1958 ŝi geedziĝis kun la renoma reĝisoro Miloš FORMAN. Dum la 1960aj jaro ŝi ofte aktoris en internaciaj filmoj, ekzemple en kinejaj filmoj de siatempe du partoj de germanio.

La unuan fojon ĉe la orientgermana filmentrepreno »DEFA« ŝi aktoras en la filmo »La revo de kapitano LOY« (»Der Traum des Hauptmann Loy« de reĝisoro Kurt MAETZIG).

En okcidenta germanio ŝi du jarojn poste aktoras ĉefrolon en la komedio »Kastelo Gripsholm« (»Schloß Gripsholm« de reĝisoro Kurt HOFFMANN), kune kun la aktoro Walter GILLER.

Samjare ŝi aktoras denove en orienta germanio, televidfilmo »La alia apud vi« (»Der andere neben dir«); reĝisoro estis Ulrich THEIN kun kiu ŝi poste kunvivis.

Per la filmo »La domo en karpostrateto« (»Das Haus in der Karpfengasse«), du jaroj poste, ŝi plej sukcesis en germana filmado. Pri tiu filmo ŝi ricevis multajn premiojn. Kunaktoroj estis inter aliaj Edith SCHULTZE-WESTRUM kaj Wolfgang KIELING.

1964 ŝi denove edziniĝis, nun la faman aktoron Vlastimil BRODSKÝ. Ambaŭ komune aktoras, ankaŭ en germanaj filmoj. Ili havas filinon, Tereza BRODSKÁ, kiu iĝas aktorino. 1980 okazas eksgeedziĝo.

Jana BREJCHOVÁ trian fojon geedziĝas, kun la aktoro Jirí ZAHAJSKÝ.

Jana BREJCHOVÁ havas fratinon, Hana BREJCHOVÁ, ankaŭ ŝi estas fama aktorino.

Premioj redakti

Retpaĝoj redakti