Janbu

setlejo en Sauda Arabio

Janbu, konata ankaŭ Jenboal Bahr de Janbu, arabe ينبع البحر‎ (al Bahr = "fonto proksime de la maro"), estas universitata urbego kaj havenurbo en Regiono Medino en Sauda Arabio.

Janbu
urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 298 675  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 24° 3′ N, 38° 24′ O (mapo)24.044492938.4073857Koordinatoj: 24° 3′ N, 38° 24′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Janbu (Sauda Arabio)
Janbu (Sauda Arabio)
DEC
Janbu
Janbu
Situo de Janbu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yanbu [+]
vdr
Larĝa panoramo al moskeo en Janbu
Domoj en Janbu
Mapo pri Sauda Arabio, kie la ruĝa punkto estas Janbu (Yanbu)
Ĉiovendejo en Janbu

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Janbu situas en okcidenta parto de la lando laŭ Ruĝa Maro. Medino Ĝido troviĝas 300, Rijado 864 km [2].

Historio redakti

 
Marborda konstruaĵo en Janbu

La nuna Janbu estis antaŭ 2500 jaroj grava haveno inter Jemeno kaj Egipto. La haveno havis signifan rolon dum la 1-a mondmilito. Ĝi restis malgranda havenurbo ĝis 1975, poste la registaro nomumis ĝin kiel unu el la du novaj industriaj centroj de la lando. Motoro de la industrio estis la petrolkemio.

Ekonomio redakti

Janbu estas hejmo de tri naftorafinejoj, krome oni produktas plastaĵojn. Ĝi funkcias kiel la ĉefhaveno por la sankta grandurbo de Medino, 160 km en la oriento. Tri gravaj naftoduktoj kondukas el la dezerto al Janbu. Granda nombro da la loĝantoj estas eksterlandaj elmigrantoj laborantaj en la petrolkemia industrio, plejparte de Azio, sed ekzistas de la Proksima Oriento, Eŭropo, Usono, kaj Kanado.

 
Industria kvartalo de Janbu
 
Monumento en Janbu

Trafiko redakti

Janbu havas internacian flughavenon ekde 2009. La urbego havas trairan ĉefvojon, kiu kuras laŭ la marbordo. La granda haveno portas ankaŭ fruktojn al eksterlandaj ŝtatoj.

Klimato redakti

Janbu situas en dezerta klimato. En la jaro pluvas nur 33 mm, inter novembro-januaro pluvas mezurebla kvanto, en la ceteraj monatoj ne aŭ apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 20-33 °C.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

 
Vojo en Janbu
 
Vojo en Janbu