Jane BUNNETT (* 1955 en Toronto, Ontario) estas kanada ĵazmuzikistino (transversa fluto, sopransaksofono).

Jane Bunnett
Jane Bunnett; 2007
Jane Bunnett; 2007
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1956 (1956-10-22) (67-jaraĝa)
en Toronto
Ŝtataneco Kanado
Alma mater The Royal Conservatory of Music
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • komponisto • flutisto • muzikisto • saksofonisto
TTT
Retejo http://www.janebunnett.com/
vdr

Kariero redakti

Bunnett lernis komence klasikmuzikan pianludon kaj transiris poste pro tendenosinovito al transversa fluto, al kiu tiam ankaŭ venis la sopransaksofono, pri kiu ŝi perektiĝis lernante de Steve Lacy. Kune kun sia edzo, trumpetisto Larry Cramer ŝi vivis kelkajn jarojn en Parizo, kie ŝi ankaŭ koncertis kun Claudine François. En 1989 ŝi registradmuzikis kun Don Pullen sukcesan diskon kun duopaĵoj. Cramer, Pullen, Jeanne Lee kaj Sheila Jordan kunverkis ŝian muzikalbumon The Water is Wide.

Pli kaj pli ŝi okupiĝis pri la muziko de Kubo, komence pro siaj ferioj sur la insulo. Aparte je sia sondisko Spirits of Havana (1991) ŝi intense kaj kredinde okupiĝis pri diversaj afrik-amerikaj tradicioj kaj ties aktualaj reprezentantoj.

Ekde 2001 oni regule propronis ŝiajn produktaĵojn por la premioj Grammy kaj Juno. Bunnett ricevis en 2004 la Ordenon de Kanado kaj en 2006 la honordoktoran titolon de la Universitato de Queen.

Diskoj redakti

  • Jane Bunnett/Don Pullen - New York Duets, 1989.
  • Jane Bunnett Quintet - Live at Sweet Basil, 1990.
  • Jane Bunnett - Spirits of Havana, 1991.
  • Jane Bunnett - The Water is Wide, 1993.
  • Paul Bley/Jane Bunnett - Double Time, 1994.
  • Jane Bunnett Rendez-Vous Brazil Cuba, 1995.
  • Jane Bunnett and The Cuban Piano Masters, 1996.
  • Havana Flute Summit, 1998.
  • Jane Bunnett & The Spirits of Havana - Chamalongo, 1998.
  • Jane Bunnett & The Spirits of Havana - Ritmo + Soul, 2000.
  • Jane Bunnett - Alma de Santiago, 2001.
  • Spirituals and Dedications, 2002.
  • Jane Bunnett - Cuban Odyssey, 2002.
  • Jane Bunnett - Red Dragonfly (AKA Tombo), 2004.
  • Jane Bunnet - Radio Guantánamo (Guantanamo Blues Project Vol. 1), en 2006 distingita per Premio Juno kiel „nuntempa ĵazalbumo de la jaro“.
  • Jane Bunnett kaj Hilario Duran – Cuban Rhapsody, 2011

Eksteraj ligiloj redakti