Janine Jansen, (*Soest, 7-an de januaro 1978) estas nederlanda violonistino. En la klasika muziko-ĝenro ŝi estas la muzikisto de kiu mondvaste la plej multaj albumoj estas elŝutitaj. Ŝi ankaŭ estas la iniciatinto kaj artista gvidanto de la jara "Internationaal Kamermuziek Festival Utrecht" (Internacia Ĉambromuzika Festivalo Utreĥto) .

Janine Jansen
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1978 (1978-01-07) (46-jaraĝa)
en Soest
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Utrechts Conservatorium • Utrecht School of the Arts
Familio
Patro Jan Jansen
Frat(in)o David Jansen
Edz(in)o Daniel Blendulf
Okupo
Okupo violonisto
TTT
Retejo https://www.janinejansen.com
vdr

Biografio redakti

Janine Jansen envenas por koncerto kun la Deutsche Kammerphilharmonie Bremen

Janine Jansen venas el muzika familio en Soest. Ŝia patro Jan Jansen ludas kirkorgenon, klavicenon kaj pianon. Li estis ekde 1987 ĝis junio 2011 orgenisto je la "Dom van Utrecht" (Katedralo de Utreĥto), kie ŝia avo Maarten Kooy dum dudek jaroj gvidis la kirkomuzikon kiel kantoro. Li organizis koncertserion dum la sabatposttagmezo, en kiu ankaŭ partoprenis sian nepinon. Ŝia onklo estas la baso Peter Kooy, ŝia patrino Christine Jansen - Kooy, regule kantas en la Domkirko kaj ŝia pliaĝa frato David Jansen kaj Maarten Jansen estas respektive klavicenisto kaj violonĉelisto.

Edukado / distingoj redakti

Janine Jansen komencis ludi violon je ses jaraĝo. En la klaseto de violdocento Coosje Wijzenbeek ŝi rimarkiĝis pro ŝia talento kaj motiviĝo. Je la utrechta konservatorio ŝi diplomiĝis en 1998 kun la plej alta distingo. Tie ŝi havis lecionojn de la junmortinta violisto Philipp Hirshhorn, kiu faris al ŝi neforigeblan impreson. Je juna aĝo ŝi gajnis diversajn nederlandajn violonkonkursojn, inter kiuj dufoje la Iordens Violontagoj en Hago. En 1993 ŝi gajnis - je 15-jaraĝo - la trian premion je la Nacia Violonkonkurso Oskar Back. En 2003 oni donis al ŝi la Nederlandan Muzikpremion; en 2007 en Germanio la NDR Muzikpremion. Je la 27-a de oktobro 2008 dum apero en la amsterdama koncertejo ŝi ricevis la VSCD Klasikan Muzikpremion en la kategorio Individua Plenumo. Pro ŝiaj koncertoj en Britio en 2008 ŝi ricevis la RPS Instrumentistan Premion.

Diskaro redakti

Albumoj redakti

Titolo Aperdato Enirdato Plej alta poz. Nombro da sem. Notoj
Janine Jansen 2003 26-04-2003 20 15
Vivaldi - The four seasons 2004 09-10-2004 33 14 Oro
Mendelssohn & Bruch: Concertos & romance 2006 21-10-2006 23 21 Oro
Bach - Inventions & partita 2007 27-10-2007 12 18
Tchaikovsky - Vioolconcert 10-10-2008 18-10-2008 5 19
Beethoven / Britten: Violin concertos 25-09-2009 03-10-2009 3 32
Beau soir 24-09-2010 02-10-2010 3 17

Unuopaĵoj redakti

Titolo Aperdato Enirdato Plej alta poz. Nombro da sem. Notoj
Nu dat jij er bent 11-12-2003 27-12-2003 14 8 kun Carel Kraayenhof kaj Trijntje Oosterhuis /
Odo ĉe la naskiĝo de princino Catharina-Amalia /
Nr. 14 en la Single Top 100

Eksteraj ligiloj redakti