Jankiel (Jakob) Wiernik, hebree יעקב ויירניק (naskiĝis en 1889 en Biała Podlaska, mortis en 1972 en Riŝon-Le-Ciono en Israelo) – pola judo, savita el la ekstermejo Treblinka, aŭtoro de la atestaĵo Jaro en Treblinka, unu el la ĉefaj informfontoj pri la metodoj ekstermi judojn en tiu koncentrejo. Li estis unu el la organizantoj de ribelo en Treblinka en aŭgusto 1943. Li atestis ĉe la proceso de Ludwig Fischer en 1947 kaj Adolf Eichman en 1961.

Jankiel Wiernik
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1889 (1889-01-01)
en Biała Podlaska
Morto 12-an de decembro 1972 (1972-12-12) (83-jaraĝa)
en Riŝon-Le-Ciono
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Partio Bundo vd
Profesio
Okupo ĉarpentistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La unua paĝo de la raporto de Wiernik, eldonita en 1944 far subtera eldonejo
Jankiel Wiernik laboras pri ligna modelo de la ekstermejo Treblinka
Falsa "Arja" identigilo de Jankiel Wiernik, eldonita kun la familinomo Smarzyński

Biografio redakti

Antaŭ la eksplodo de la dua mondmilito, Jankiel Wiernik vivis kaj laboris en Varsovio kiel kvalifikita ĉarpentisto kaj administranto de domo apartenanta al la familio Krzywoszewski[1]. La 23-an de aŭgusto 1942 li estis deportita el la varsovia geto al la koncentrejo en Treblinka. Alveninte, Wiernik ne estis mortigita tuj, sed elektita por laboro – komence ĉe transportado de kadavroj el la gasĉambroj al amastomboj, poste (pro liaj kvalifikoj kiel ĉarpentisto) ĉe konstruado de barakoj, gardista domo kaj enirpordego[2]. Danke al tio li havis la alireblon kaj al la punlaborejo Treblinka 1, kaj al la ekstermejo Treblinka 2. Li utiligis tion iĝante unu el la organizantoj de la ribelo en Treblinka en aŭgusto 1943.

Wiernik eskapis dum la ribelo la 2-an de aŭgusto 1943, mortiginte gardiston per hakilo. Kaŝita en var-vagono li atingis Varsovion. Tie la familio Krzywoszewski, liaj antaŭmilitaj dungantoj, prizorgis lin kaj provizis al li falsan identeckarton kun la nomo Kowalczyk[3]. Membroj de Żegota kaj Juda Batalorganizo eksciis pri la ekzisto de rekta atestanto pri la ekstermado en Treblinka, kaj ili konvinkis Wiernik por noti la faktojn, kiujn li memoris. Ĉi tiu pollingva dokumento estis eldonita komence de 1944 kiel Rok w Treblince (Jaro en Treblinka). Wiernik kaŝis sin en Varsovio ĝis la eksplodo de la varsovia ribelo sub la nomo Jan Smarzyński. Li partoprenis la ribelon kiel membro de la Popola Armeo[4].

En 1949 Wiernik elmigris el Pollando, komence al Svedio, kaj poste al Israelo, kie li mortis en 1972 en Riŝon-Le-Ciono[5] en la aĝo de 83 jaroj. Komence de la 1950-aj jaroj li kreis lignan modelon de la ekstermejo Treblinka, kiun li prezentis en la proceso de Adolf Eichman, ĉe kiu li atestis en 1961. Liaj atestoj estis pruvoj ankaŭ ĉe la proceso de Ludwig Fischer en 1947 [3].

Jaro en Treblinka redakti

La libro Jaro en Treblinka estas priskribata kiel "la plej ŝoka dokumento de tiuj epoko"[6]. Wiernik, en preciza, faktoplena maniero priskribas, paŝon post paŝo, la etapojn de la ekstermado en Treblinka, de la alveno de la transporto ĝis la forigo de la spuroj de la murdo (bruligado de la kadavroj sur kradoj el fervojaj reloj). Kazimierz Gliński, kiu presis la libron, diris, ke li devis haltigi la laboron por multaj fojoj pro la ŝoko kaŭzita de ĝia enhavo.

La raporto de Wiernik estis komence eldonita kiel 24-paĝa subtera broŝuro fare de la Kunordiga Komisiono de Juda Nacia Komitato kaj Bund, helpe de Konsilantaro por Helpo al Judoj. La presado okazis en la subtera presejo de Partio de Pola Demokratio, organizita de Ferdynand Arczyński en ejo ĉe la strato Nowy Świat 43[3]. Władysław Bartoszewski (kiu partoprenis ĝian distribuadon) taksas la eldonkvanton 2000 ekzempleroj.

Jaro en Treblinka en la formo de mikrofilmoj estis transdonita, kune kun aliaj dokumentoj de la pola partizanaro, tra konspiraj kanaloj al Londono. Ankoraŭ en 1944 la atesto de Wiernik estis tradukita en la anglan, jidan kaj hebrean, kaj publikigita en Usono kaj Israelo. Ankaŭ franca traduko estis eldonita[3].

En 2003, la Konsilio por Protekto de Memoro pri Luktado kaj Martiriĝo eldonis la Jaron en Treblinka kun antaŭparolo de Władysław Bartoszewski[7].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Władysław Bartoszewski: Historia Jankiela Wiernika en Ten jest z ojczyzny mojej... pp. 633–634, Eldonejo „Znak”, Kraków 1969, legebla en la reto parto 1, parto 2.
  2. Jankiel Wiernik Testimony about Treblinka at the Eichmann Trial 1961 en.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Władysław Bartoszewski: Historia Jankiela Wiernika w Ten jest z ojczyzny mojej... s 633–634, Wydawnictwo „Znak”, Kraków 1969, dostępna w sieci część 1, część 2. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "Bartoszewski" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  4. Dokument członkostwa Wiernika w Armii Ludowej datowany 10 sierpnia 1944 roku, wystawiony na nazwisko Smarzyński, znajduje się w Ghetto Fighters House Archives.
  5. Wiernik’s Deportation, Warsaw Ghetto Liquidation en.
  6. Tomasz Szarota, Okupowanej Warszawy dzień powszedni, Czytelnik, Warszawa 1988, p. 381.
  7. Jankiel Wiernik, Rok w Treblince, Rada Ochrony Pamięci Walk i Męczeństwa, 2003, (ISBN 83-89474-00-X).

Eksteraj ligiloj redakti