Japana Esperanto-Kongreso

Japana Esperanto-Kongreso (Japane: 日本エスペラント大会) estas Esperanto-kongreso en Japanio. La 43a Korea Kongreso kaj la 98a Japana Kongreso okazis kune en Songnam (Koreio) en oktobro 2011[1]. Ĝia komuna temo estas "Esperanta amikeco kaj interkompreniĝo trans la maro".

La 88-a Japana Esperanto-Kongreso redakti

La 88a Japana Esperanto-Kongreso okazis en oktobro 2001 kun 590 aliĝintoj, el kiuj ĉeestis 406, en Takarazuka, proksima urbo de la sidejo de KLEG. Du kongresaj tagoj estis plenplenaj de diversaj programeroj: 30 fakkunsidoj, kunvenoj, prelegoj, arta vespero, bankedo, honorigoj, ktp. La kongreso estis malfermita al la publiko, kaj la organizantaro klopodis altiri atenton de ekster Esperantujo: invitis amatoran koruson, kiu kantis kelkajn kantojn en Esperanto, kaj s-inon Yonezawa Fumiko [jonezaŭa humiko] kiel gastopreleganton. Ŝi estas famekonata fizikisto, por kiu nia lingvo estis “edzoperanto”. Ankaŭ s-ino Teresa Nemere el Pollando prelegis kun interpreto al neesperantistoj pri praktika utileco de Esperanto. Neanoncita provizora ero estis podia diskuto “La teroro al Usono kaj la reago de Usono”, kiu montris, ke la lingvo Esperanto estas fakte vivanta, kaj eldiritaj opinioj pri la plej aktuala afero donis al la aŭskultantoj vidpunktojn de alilandaj civitanoj, kiajn oni malofte legas en amaskomunikiloj. Ankaŭ pli ol dek alilandaj partoprenantoj donis internaciecon al la kongreso.

La 90-a Japana Esperanto-Kongreso redakti

La 90-a Japana Esperanto-Kongreso okazis en Kameoka de la 11-a ĝis la 13-a de oktobro 2003.

La 91-a Japana Esperanto-Kongreso redakti

La 91-a Japana Esperanto-Kongreso okazis de la 22-a ĝis la 24-a de oktobro 2004 en Inuyama, apud Nagojo/Nagoya kun 457 aliĝintoj, el kiuj 123 estas "la moralaj". Inter la gastoj estis P. Jegorovas el Litovio, la lando de la venontjara UK, la ambasadoro de Litovio en Japanio d-ro Kudzys, Henry Studer el Davis, ĝemelurbo de Inuyama en Kalifornio, Usono, Jakvo Schram el Belgio, Duong Tu Kieu el Vjetnamio kaj Andrej Korobejnikov el Rusio, kiu donis piano-koncerton. La kongresan standardon transprenis esperantistoj el Jokohamo, kie okazos la venonta japana kongreso.

La 95-a Japana Esperanto-Kongreso redakti

La 95-a Japana Esperanto-Kongreso okazis en Wakayama de la sabato 11-a ĝis la lundo 13-a (nacia festotago) de oktobro 2008.

La 97-a Japana Esperanto-Kongreso redakti

La 97-a Japana Esperanto-Kongreso okazis en Nagasako (長崎) de la sabato 9-a ĝis la lundo 11-a (nacia festotago) de oktobro 2010.

Tabelo redakti

No Jaro Monato tagoj Municipo Gubernio aliĝintoj Rimarko
103 2016 oktobro 8-10 Oumihaĉiman Ŝiga    
102 2015 oktobro 10-12 Sendai Mijagi 407  
101 2014 oktobro 11-13 Obama Fukui 405  
100 2013 oktobro 12-15 Tokio Tokio 719  
99 2012 oktobro 6-9 Sapporo Hokajdo 356  
98 2011 oktobro 7-9 Songnam (Koreio) Gyeonggi (Koreio) 500 Kun la 43a Korea Kongreso de Esperanto
97 2010 oktobro 9-11 Nagasako Nagasaki 396 [2]
96 2009 oktobro 10-12 Kofu Jamanaŝi 381
95 2008 oktobro 11-13 Ŭakajama Ŭakajama 477 [3]
94 2007 okt 26-28 Minakami Gunma 337
93 2006 okt 07-09 Okajama Okajama 474 100-jara jubileo de japana Esperanto-movado;  [4]
92 2005 okt 21-23 Jokohamo Kanagaŭa 571
91 2004 okt 22-24 Inujama Aiĉi 463
90 2003 okt 11-13 Kameoka Kioto 1181
89 2002 okt 04-06 Fukuŝima Fukuŝima 427
88 2001 okt 12-14 Takarazuka Hjogo 590
87 2000 okt 13-15 Kumamoto Kumamoto 500  
86 1999 okt 15-17 Moĉizuki Nagano 472 La urbeto Moĉizuki estas nun parto de la urbo Saku.
85 1998 okt 03-04 Kanazaŭa Kanagaŭa 480  
84 1997 aŭg 08-10 Ikeda Tokuŝima 447 La urbeto Ikeda estas nun parto de la urbo Mijoŝi.
83 1996 aŭg 09-11 Hiroŝimo Hiroŝima 437  
82 1995 okt 13-15 Jokohamo Kanagaŭa 530  
81 1994 nov 22-23 Tokio Tokio 576  
80 1993 aŭg 07-08 Kameoka Kioto 1222
79 1992 aŭg 29-30 Macuŝima Mijagi 508
78 1991 aŭg 24-25 Suita Osaka 535
77 1990 aŭg 24-26 Jokohamo Kanagaŭa 613  
76 1989 nov 25-26 Tokio Tokio 274  
75 1988 aŭg 20-21 Sapporo Hokajdo 461  
74 1987 aŭg 28-30 Tokio Tokio 721 100-jara jubileo de Esperanto
73 1986 aŭg 09-10 Osako Osaka 459  
72 1985 aŭg 23-25 Jokohamo Kanagaŭa 550  
71 1984 aŭg 18-20 Morioka Iŭate 293  
70 1983 aŭg 06-07 Kameoka Kioto 917
69 1982 aŭg 28-29 Kamakura Kanagaŭa 343
68 1981 aŭg 08-09 Tokio Tokio 345  
67 1980 aŭg 23-24 Jokohamo Kanagaŭa 505  
66 1979 aŭg 11-12 Kobeo Hjogo 610  
65 1978 aŭg 26-27 Miŝima Ŝizuoka 334
64 1977 aŭg 26-28 Tokio Tokio 534  
63 1976 aŭg 21-22 Seto Aiĉi 468
62 1975 aŭg 09-10 Kanazaŭa Iŝikaŭa 364  
61 1974 nov 03-04 Kitakiuŝuo Fukuoka 474  
60 1973 aŭg 11-12 Kameoka Kioto 942
59 1972 jul 15-16 Takamacu Kagaŭa 243  
58 1971 aŭg 28-29 Tokio Tokio 570  
57 1970 jul 25-26 Takacuki Osaka 825
56 1969 jul 25-28 Tokio Tokio 396  
55 1968 aŭg 03-04 Sapporo Hokajdo 355  
54 1967 jul 08-10 Kioto Kioto 536  
53 1966 aŭg 20-22 Nagojo Aiĉi 360  
52 1965 okt 23-24 Tokio Tokio 435 2 monatojn post la 50a UK en Tokio
51 1964 aŭg 22-24 Tokio Tokio 455  
50 1963 aŭg 24-26 Suita Osaka 602
49 1962 aŭg 25-26 Tokio Tokio 484  
48 1961 aŭg 17-20 Tojama Tojama 344  
47 1960 aŭg 20-22 Maebaŝi Gunma 283 invitis la 50an UK (1965) al Tokio
46 1959 aŭg 28-31 Tokio Tokio 654 100-jara jubileo de Zamenhof
45 1958 nov 01-03 Fukuoka Fukuoka 296
44 1957 aŭg 17-19 Nagojo Aiĉi 346  
43 1956 nov 09-12 Tokio Tokio 757 50-jara jubileo de E-movado en Japanio
42 1955 aŭg 27-28 Suita Osaka 372
41 1954 sept 04-06 Tokio Tokio 250  
40 1953 sept 19-21 Okajama Okajama 187 la Konstanta Kongresa Komitato (KKK) ekfunkciis
39 1952 sept 21-23 Kioto Kioto 328  
38 1951 sept 22-24 Nagojo Aiĉi 178  
37 1950 jul 22-23 Jokohamo Kanagaŭa 229  
36 1949 sept 23-24 Tokio Tokio 150  
35 1948 sept 25-26 Osako Osaka 130  
34 1947 jul 12-13 Tokio Tokio 106  
33 1946 jun 23 Tokio Tokio 85  
32 1945 dec 16 Tokio Tokio 72 Ne en 1944 pro la Pacifika Milito
31 1943 nov 07 Tokio Tokio 32  
30 1942 okt 18 Tokio Tokio 59  
29 1941 okt 17-18 Tokio Tokio 121  
28 1940 apr 28-30 Mijazaki Mijazaki 291  
27 1939 apr 28-30 Osako Osako 229 Premio Ossaka 1-afoje aljuĝita
26 1938 okt 16-17 Nagojo Aiĉi 152  
25 1937 nov 21-23 Tokio Tokio 311  
24 1936 aŭg 08-10 Sapporo Hokajdo 142  
23 1935 sept 22-24 Nagojo Aiĉi 192  
22 1934 apr 01-03 Nagasako Nagasaki 112  
21 1933 nov 03-05 Kioto Kioto 300  
20 1932 okt 15-17 Tokio Tokio 366  
19 1931 okt 16-18 Kioto Kioto 281  
18 1930 aŭg 02-04 Kanazaŭa Iŝikaŭa 79  
17 1929 sept 21-23 Tokio Tokio 280  
16 1928 apr 07-08 Osako Osaka 129  
15 1927 okt 15-17 Fukuoka Fukui 350
14 1926 sept 24-26 Tokio Tokio 200  
13 1925 okt 16-18 Kioto Kioto 150  
12 1924 jul 27-30 Sendai Mijagi 100  
11 1923 aŭg,sept 31-03 Okajama Okajama 150 La eventoj je sept. 03 estis nuligitaj pro Granda tertremo de Kantō
10 1922 okt 14-17 Tokio Tokio 90  
9 1922 maj 12-15 Tokio Tokio 60 eksterordinara pro la samtempa Paco-Ekspozicio en Tokio
8 1921 okt 14-17 Tokio Tokio 60  
7 1920 okt 01-03 Tokio Tokio 40  
6 1919 maj 03-04 Jokohamo Kanagaŭa 60  
5 1918 apr 19,21 Tokio Tokio 50  
4 1917 maj 10,13 Tokio Tokio 50  
3 1916 apr 29-30 Tokio Tokio 50 okazis post 9 jaroj
2 1907 nov 16 Tokio Tokio 300  
1 1906 sept 28 Tokio Tokio 130  

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Varbas Simbola Marko por Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio. Arkivita el la originalo je 2015-12-22. Alirita 2010-11-29.
  2. La 97-a Japana Esperanto-Kongreso. Arkivita el la originalo je 2010-08-21. Alirita 2010-11-29.
  3. La 95-a Japana Esperanto-Kongreso: programo, raporto[rompita ligilo]
  4. 93a Japana Esperanto-Kongreso Arkivigite je 2006-09-25 per la retarkivo Wayback Machine (pdf)

Eksteraj ligiloj redakti