Japana voĉoaktoro

Vidu ankaŭ la ĝeneralan artikolon: Voĉoaktorado.


Kovrilo de Voice Animage, speciala ĵurnalo pri sejuoj, aperinta en la 1990-aj

Sejuo (el japana 声優 [sejjū]; hepburne: seiyū, mallonga versio de japana 声の俳優 [koe no hajjū]) estas japana voĉoaktoro. Sejuoj donas siajn voĉoj al personoj en animeoj kaj videoludoj, radiaj dramoj, aldonas tradukon al nejapanlingvaj filmoj ktp. Tamen, la plej grava parto de ilia laboro troviĝas en la anime-industrio.

En Japanio, voĉaktorado estas tute aparta profesio kun aparta kulturo kaj tradicioj. Sejuojn oni instruas en specialaj lernejoj, kiuj havas reputacion de tre malfacilenireblaj pro grandega konkuro. En tiuj lernejoj, sejuoj lernas profesie regi siajn voĉojn kaj ŝanĝi ĝin akorde al karaktero de roluloj kaj ilia humoro. Krome, la instruprogramo inkluzivas seriozan muzikan trejnadon. Do, instruo de sejuo estas kombinaĵo inter trejnado de aktoro kaj kantisto.

Plimulto de sejuoj estas knabinoj, ĉar bezono por inaj voĉoj en animeoj estas pli granda. Krom virinoj, ili uziĝas por infanoj, adoleskoj kaj, ofte, malgrandaj bestoj kiel hundoj kaj katoj.

Ofte, partopreno de sejuoj en populara anime-serio (aparte de voĉoj de ĉefroluloj) ne estas limigita nur de la serio mem. Post dissendo de la serio ofte aperas aldonaj epizodoj kaj OVA-oj, performoj en radio kaj interret-radio, surbaze de serioj ofte kreiĝas videoludoj kaj Drama CD. Plej ofte (sed ne ĉiam) por tiuj oni invitas samajn sejuojn kiuj sonigis la originalan serion. Krome, muzikaĵoj en animeaj OST kaj specialaj "albumoj de roluloj" kutime estas performataj far samaj sejuoj, kiuj sonigis la rolulojn en la serio.

Aparta merito por sejuo estas krei muzikan temon, kiu ludiĝas je komenco (opening) aŭ fino (ending) de ĉiu epizodo de anime-serio. Ĉar ĉiu sejuo estas bone trejnita kantisto, nemaloftas situacio, kiam post aŭ dum laboro pri iu populara anime-serio la sejuoj kreas pop-muzikbandon kaj performas en radio kaj televido. Tiuj grupoj en anime-kulturo nomiĝas seiyu-units. Unu el plej famaj ekzemploj estas muzikbando DoCo, kiu konsistas je sejuoj de serio Ranma ½.

Sejuoj kontribuas je granda parto al emocia enhavo de animeo, kaj ne multaj alilingvaj aktoroj scipovas dubli la rolojn en same alta nivelo. Pro tio multaj anime-admirantoj, kiuj ne regas japanan lingvon, preferas spekti animeojn kun subtitoloj kaj sen voĉa traduko.

CV estas mallongigo signifanta voĉoaktoron devenanta el character voice uzata en Japanaj publikaĵoj en rollisto. La mallongigo estis unue uzita en Animec, animea gazeto. Poste Newtype ekuzis kaj CV disvastiĝis al animeaj fanoj.

Sud-Koreio estas la sola lando, kiu havas similan dungosistemon por voĉaktoroj, kie malsamaj televidaj retoj dungas plurajn sejuojn por siaj programoj.

Historio redakti

Arto de voĉoaktoro ekzistis en Japanio ekde invento de radio. Komence oni uzis longan terminon 声の俳優 [koe no haiyū] por aktoroj, kiuj nur uzas voĉon en la laboro. Poste oni mallongigis ĝin, lasante nur la komencan kaj la lastan kanĵion: 声優. Pro leĝoj de lego de kanĵioj en japana lingvo, tiu kunmetaĵo prononciĝas ne kiel *[koeyū], sed kiel [seiyū].

Komence, tamen, termino seiyū ne estis tre konata kaj populara. Nur en 1970-aj jaroj oni vaste ekuzis ĝin post apero de tre populara animeo Uchū Senkan Yamato. Unu el administrantoj pri voĉoaktoroj diris en intervuo: "Nur post 'Yamato-haŭso' la vorto seiyū iĝis tuj rekonebla. Antaŭ ĝi geaktoroj, kiuj sin prezentis kiel seiyū estis ofte demandataj 'Ĉu vi laboras en Seiyu superbazaro?'"[1].

La epoko de radiaj dramoj redakti

En 1925 la Tokyo Broadcasting Company (antaŭulo de NHK) komencis radio-elsendoj. Ĝuste en tiu jaro aperis unua grupo de 12 studentoj pri aktorarto, kiuj trejniĝis performi nur per siaj voĉoj. Ili iĝis unuaj voĉaktoroj, kiuj performis en radiaj dramoj, kiam tiuj aperis. Inter si oni uzis terminon seiyū, sen tiam pli ĝenerala termino de amasinformiloj pri tiu profesio estis "radio aktoro" (ラジオ役者 radio yakusha?).

En 1941 NHK komencis programon por trejnado de aktoroj, kies specialeco estis radiaj dramoj. La institucio nomiĝis "Agentejo por Aktora Trejnado de Tokia Centra Elsenda Kanalo" (東京中央放送局専属劇団俳優養成所 Tōkyō Chūō Hōsō Kyoku Senzoku Gekidan Haiyū Yōsei Sho?). Poste, en 1942, debutis unua speciala aktora trupo por radiaj dramoj Tokyo Broadcasting Drama Troupe. Tio estis dua fojo kiam oni uzis terminon seiyū en senco "voĉaktoro".

Oni ne certas, kiu unue enkondukis la terminon. Estas versio ke tio povis esti Kobayashi Tokusaburo, ĵurnalisto de Yomiuri Shimbun. Alia teorio estas ke la terminon unue ekuzis Tatsu Ooka, produktisto de amuzigaj programoj de NHK.

Unuaj sejuoj estis tiuj, kiuj laboris en Tokyo Radio Drama Troupe kaj similaj trupoj, specializantaj pri radiaj dramoj. Post apero de televido samaj aktoroj partoprenis en voĉoj de animacio. Eĉ en radia epoko, sejuoj ofte havis sufiĉe vastan aron de admirantoj - aparte tiuj, kiuj ludis ĉefajn romantikajn rolojn.

La 1960-aj: Unua sejua haŭso redakti

En 1961, dum fruaj jaroj de komerca televida elsendo, pro pakto de kvin kompanioj, konata kiel Gosha Kyōtei, ne multaj japanaj filmoj aperis en japana televido. Rezulte, en la 1960-aj jaroj multaj alilandaj dramoj kaj aliaj programoj estis importitaj kaj tradukitaj en la japana por televida elsendo.

Unue NHK preferis uzi subtitolojn por alilingvaj filmoj, sed eventuale voĉa traduko iĝis standardo. Tio kreskigis popularecon de sejuoj. En la centro unue estis aktoroj kiel Nachi Nozawa, kiuj gajnis famon per resonigo de alialndaj aktoroj - Nazawa, ekzemple, specialiĝis pri Alain Delon, Robert Redford, kaj Clint Eastwood. Pro problemoj de garantioj de pago, kiuj aperis pro Gosha Kyōtei, aktoroj de kino kaj televido ne emis labori en kampo de voĉa traduko. Pro tio studioj komencis inviti aktoroj el radiaj trupoj kaj de Shingeki aktora stilo. Tiam granda parto de voĉa traduko estis farata far Rakugo-rakontistoj, Asakusa-komediuloj ktp. Tia periodo estas konata en Japanio kiel "ora epoko de voĉtraduko" kaj ĝuste dum ĝi fondiĝis fama aktora kooperativo Haikyo. Poste, multaj administrantoj el Haikyo apartiĝis kaj formis siajn proprajn seju-administrejojn.

Unua programo, kiu elsendigis en Japanio kun voĉa traduko, estis Usona animacio Superman, elsendita je 9-a de oktobra 1955 en KRT (nuna TBS), kaj la unua ne-animacia programo kun voĉa traduko, Cowboy G-Men, elsendiĝis, ree en KRT, en 1956. Ili ambaŭ estis voĉtradukitaj "vive" dum elsendo. Unua programo kun antaŭrekordita sonigo estis Aventuroj de Televida Knabo (テレビ坊やの冒険 Terebi Bōya no Bōken?) je 8-a de aprilo 1956.

La 1970-aj: Dua sejua haŭso redakti

Dum la malfruaj 1970-aj jaroj tutmonda animacia haŭso ebligis sejuojn, kiuj ludas rolojn de simpatiaj viraj animeaj roluloj, iĝi popularaj. Akira Kamiya, Tōru Furuya kaj Toshio Furukawa estis la unua seju-grupo, kiuj unuiĝis en muzikbando Slapstick, kaj performis en vivaj koncertoj. En 1979 popularecon gajnis radiaj programoj en kiuj sejuoj rolis kiel -oj, kiel Animetopia. Ĉirkaŭ la sama periodo aperis unuaj anime-ĵurnaloj. Hideo Ogata, poste ĉefredaktisto de Animage, estis unu el unuaj ĵurnalistoj, kiuj rimarkis transformon de sejuoj al japanaj idoloj. Sekvante lian ekzemplon, multaj aliaj ĵurnaloj kreis "sejuajn angulojn" - specialajn kolumnojn kiuj enhavis informon kaj klaĉojn pri vivo de sejuoj. Tiuj ĵurnaloj altraktis multajn junulojn, kiuj strebis iĝi sejuoj. La kvanto de studentoj en sejuaj lernejoj vaste kreskis. Ĝuste tiam aperis specialistaj anime-sejuoj, kiuj ekde komenco de sia kariero strebis performi en animeo. Antaŭe oni pli ofte membriĝis al dramaj trupoj, kaj animeo estis pli de ŝatokupo. La haŭso daŭris ĝis fruaj 1980-aj jaroj.

La 1980-aj: la intermedia periodo redakti

En 1989 sejuoj, kiuj sonigis kvin ĉefrolulojn de animacio Yoroiden Samurai Troopers (Nozomu Sasaki, Takeshi Kusao, Hiroshi Takemura, Tomohiro Nishimura kaj Daiki Nakamura) formis muzikbandon NG5. La bando iĝis tiom populara, ke MBS kreis specialan dokumentan serion pri ĝi. Tamen populareco de NG5 estis unusola okazo en tiu ĉi periodo, kaj ĝenerale sejuaj grupoj de 1980-aj jaroj ne estis tro popularaj ekster otakuaj rondoj.

Ĝuste en tiu periodo sejuaj produktaj kompanioj komencis specialajn trejnprogramojn pri animea sejuarto.

La 1990-aj: Tria sejua haŭso redakti

 
Sejuo Maria Yamamoto ĉe renkontiĝo kun admirantoj

La haŭsoj de 1960-aj kaj 1970-aj estis plejparte enspiritaj far amasinformiloj, kiel televido. En la 1990-aj aperis nova ondo de intereso al sejuoj, bazita je pli persona komunikado per interagaj radiaj programoj, televizaj kvizoj, OVA-oj, publikaj eventoj kaj, je nemalgranda parto, per aperanta interreto, kie multaj sejuoj ekhavis personaj paĝaroj. Ĝuste tiam aperis specialaj apartaj ĵurnaloj pri sejuoj kiel Seiyū Grand Prix kaj Voice Animage. Admirantaro de sejuoj kreskis kaj same kreskis kvanto de vendataj KD-oj. Seju-grupoj koncertis en pli grandaj lokaloj, multaj sejuoj iĝis popularaj -oj kaj pop-kantistoj. La tuta seju-industrio ekhavis pli grandan financan enfluon. Novaj famegaj sejuoj iĝis Hayashibara Megumi, Shiina Hekiru and Kōda Mariko kaj aliaj.

La tutlandan popularecon profesio de sejuo akiris kiam iliaj voĉoj aperis en televidaj ludprogramoj. Krome, pro disvolviĝo de interreto en la dua duono de la 1990-aj, aperis grandaj komunumoj de admirantoj de sejuoj kaj retportaloj, en kiuj sejuoj komunikiĝis kun admirantoj per medioj kiel interret-radio.

Kiel oni iĝas sejuo redakti

Se oni rigardus karierojn de plej popularaj nunaj sejuoj, absoluta plimulto el ili venis en industrion per unu el sekvaj kvin vojoj.

El radia drama trupo redakti

Aktoroj de elsenda dramo estas trejnataj regi sian voĉon por aktori en diversaj roloj, malsamaj al simpla anoncado. Aparte ili ofte performas en radiaj dramoj, popularaj en Japanio. El Tokyo Broadcasting Drama Troupe venis sejuoj Ryō Kurusawa, Kazue Takahashi, Masato Yamanouchi, Hisashi Katsuta, Akira Nagoya kaj Kiyoshi Kawakubo.

Ekzemploj de sejuoj, kiuj venis el private financitaj radiaj dramaj trupoj estas Tōru Ōhira kaj Tadashi Nakamura el Tokia Radia Elsenda Drama Trupo (ラジオ東京放送劇団 Rajio Tōkyō Hōsō Gekidan?), Junpei Takiguchi, Nobuo Tanaka, Mariko Mukai.

Lokaj urbaj radiokanaloj ankaŭ helpis al multaj sejuoj en fruaj etapoj de iliaj karieroj, aparte en tempoj antaŭ la televido, kiam sejua industrio ankoraŭ ne estis koncentrita ĉirkaŭ Tokio. Plej famaj ekzemploj estas Genzō Wakayama el NHK-a Elsenda Drama Trupo de Sapporo (札幌放送劇団 Sapporo Hōsō Gekidan?), Kenji Utsumi el NHK-a Elsenda Drama Trupo de Kyūshū (九州放送劇団 Kyūshū Hōsō Gekidan?) kaj Jōji Yanami en RKB-a Elsenda Drama Trupo de Mainichi (毎日放送劇団 Mainichi Hōsō Gekidan?).

El infanaktoroj redakti

Kelkaj sejuoj komencis iliajn karierojn jam en mezlernejo, aliĝante al junulaj teatraj trupoj kiel Himawari CompanyKomadori Group). Post praktiko en tiuj, ili iĝis profesiaj sejuoj pos gradiĝo el lernejo.

La unuaj sejuoj, kiuj venis per tia vojo, estis Ryūsei Nakao, Tōru Furuya, Shūichi Ikeda, Yoku Shioya, Hiromi Tsuru, Miina Tominaga kaj Katsumi Toriumi. La unuaj du eĉ komencis labori kiel sejuoj jam en mezlernejo. Poste, saman vojon sekvis Daisuke Namikawa, Maaya Sakamoto, Mayumi Iizuka, Akeno Watanabe, Saeko Chiba, Yūka Nanri, Kaori Nazuka kaj aliaj. Multaj junuloj nun aperas en sejuaj roloj jam en mezlerneja aĝo. Ekzemploj estas Miyu Irino, Eri Sendai, Ayaka Saitō, Aya Hirano, Subaru Kimura, Miyū Tsuzurahara kaj aliaj.

El teatraj aktoroj redakti

Okazas, ke junaj teatraj aktoroj, kiam ili estas en superaj lernejoj, teatraj lernejoj, universitatoj aŭ nur gradiĝintaj, estas varbitaj far administrantoj de anime-industrio kaj iĝas sejuoj. Precipe tio estas kutima por aktoroj el teatraj kompanioj de Shingeki, kio inkluzivas tiuj trupoj kiel Bungaku Company, Seinen Company, Troupe Pleiades, Theatrical Group EN kaj Theatre Echo. Sed ankaŭ foje okazas, ke la varbistoj trovas aktoroj en malgrandaj kaj nekonataj teatroj kaj proponas al ili karieron de sejuo. Aktoroj, kiuj laboras en teatraj kompanioj, kreitaj far sejuoj - kiel, ekzemple, Rose Company de Nachi Nozawa21st Century Fox de Kaneta Kimotsuki - kutime strebas mem iĝi sejuoj.

Kelkaj ekzemploj de tiu vojo estas Romi Park, kiuj trovis animaciisto Yoshiyuki Tomino, Fumiko Orikasa, kiu venis el Super Eccentric Theatre, kaj talentuloj, kiujn Kazuya Tatekabe trovis en lokaj koleĝaj teatraj trupoj: Sanae Kobayashi, Gō Aoba, Tetsu Shiratori, Akino Murata kaj Rieko Takahashi.

Unu aparte notinda ekzemplo estas kariero de Hitomi Nabatame. Nelongel post kiam ŝi eniris en Dorikan Club, formiĝinta grupo de sejuoj, kaj partoprenis en aniradio-programo SOMETHING DREAMS Multimedia Countdown (SOMETHING DREAMS マルチメディアカウントダウン SOMETHING DREAMS Maruchimedia Kauntodaun?, mallonge ドリカン Dorikan) en radio-kanalo Nippon Cultural Broadcasting, ŝi montris tiom da povo, ke ŝi ekhavis rolon en Maburaho tuj post diplomiĝo el seju-lernejo, kiun ŝi atendis paralele kun laboro en teatro.

El seju-lernejoj redakti

Multaj sejouj debutis post lerno en speciala sejua lernejo dum kelkaj jaroj post graduiĝo el mezlernejoj, superaj lernejoj aŭ universitatoj, aŭ eĉ dum lernejaj ferioj. Tiun vojon ofte elektas junuloj, kiuj ekvolis iĝi sejuoj pro animeo kaj ne vere havis grandan emon al aktorarto. Tiu vojo estas probable la plej facila komence, sed ŝanco de granda sukceso estas minimuma. Sejuaj lernejoj havas miloj de studentoj, ekzemple ĉiu filio de Yoyogi Animation Academy graduas kelkcent studentojn po jaro el sejuaj fakultatoj. Sed nur malgranda minoritato el ili vere sukcesas ricevi rolojn. Multaj el tiuj, kiuj ne atingis laborlokon post graduiĝo, iras al aliaj sejuaj lernejoj kaj komencas denove.

Ekzemploj de historie popularaj sejuoj, kiuj venis per tiu vojo, estas Megumi Hayashibara, Kōichi Yamadera, Kikuko Inoue, Kotono Mitsuishi kaj Toshiyuki Morikawa. Pli ĵusaj ekzemploj estas Ai Shimizu, Rie Tanaka, Yukari Tamura, Mai Nakahara kaj Kenichi Suzumura.

Multaj animeaj ĵurnaloj kaj studioj okazigas konkursoj por junuloj, kiuj volas iĝi sejuoj. Plej kutime la venkintoj devas atendi sejuaj lernejoj por lerni la profesion, kaj poste ricevas rolojn. Tiel komencis karieroj de Asami Sanada, Masumi Asano, Yui Horie, Miyuki Sawashiro kaj Sakura Nogawa.

El aliaj branĉoj de amuziga industrio redakti

Okaze idoloj de aliaj specialecoj iĝas sejuoj. Plej famaj ekzemploj estas Junko Iwao kaj Noriko Hidaka. Sejuinoj, kiuj komencis siajn karierojn kiel bikino-manekenulinoj, estas Marina Ōno, Ryōka Yuzuki kaj Chiemi Chiba. Yumi Kakazu kaj Yuki Matsuoka estis unue raportistinoj. Owarai ofte revenas estiel sejuoj post fino de owarai-kariero, kiel faris Yūko Saitō. Yūichi Nagashima estis populara kiel rolulo Chō, en serio de NHK Educational TV たんけんぼくのまち (Tanken Boku no Machi?)). Masakazu Morita kaj Mayuko Aoki debutis kiel ĉefroluloj en videoludo Final Fantasy X, sed poste iĝis sejuoj. Mamoru Miyano komencis karieron en vivaj muzikaloj Prince of Tennis, kaj ankaŭ elektis daŭrigi sian karieron kiel sejuo. Geaktoroj de Tokusatsu ofte havis paralelon karieron de sejuo antaŭ aŭ post Tokusatsu. Ekzemploj de sejuoj, kiuj venis el Tokukatsu, estas Machiko Soga, Naoya Uchida, Tsutomu Isobe, Jouji Nakata, Rikiya Koyama, Reiko Chiba, Hiroshi Tsuchida, Yuji Kishi, Masaya Matsukaze, Takeru Shibaki kaj Mika Kikuchi.

La profesio redakti

Dublado redakti

Tio estas plej baza parto de sejua profesio: elparolo kaj rikordo de la rolo.

Animeo redakti

Laboro de sejuoj en anime-industrio estas rikordado de voĉo de la rolulo samtempe kun bildo en la ekrano. Plej ofte, en Japanio oni rikordas voĉon kiam ĉiu animacio jam estas preta. Tamen, depende de la produktprocedo, oni ankaŭ foje rikordas partojn de voĉoj antaŭ fino de laboro pri animacio.

En animeaj serioj oni ofte uzas pli junajn kaj ne tro famajn sejuojn por ŝpari monon. Tamen, kiam la serio jam iĝis sukcesa, oni invitas pli famajn sejuojn por OVA-oj kaj aliaj poradmirantaj produktoj kiel reklamo.

Voĉtraduko al la japana redakti

Por eksterlandaj dramoj, filmoj, animacioj, novaĵoj kaj dokumentaj programoj, voĉtraduko bezonas tre precizan elekton de tempo por ĉiu elparolo. Voĉtraduko performiĝas kun mallaŭta originala sono aŭ tute sen sono (krom muzikaj kaj sonefektaj partoj). Por novaĵaj programoj kaj eksterlandaj filmoj, la bezono de tradukoj neniam ĉesas. Oni ofte okazigas konkuron por decidi, kiu ricevos la rolojn.

Videoludoj redakti

Malsimile al animeoj aŭ voĉtradukoj, voĉaj partoj de videoludoj ofte rikordiĝas aparte, ĉar kutime voĉaj partoj estas elektataj kaj ludataj malsame depende de kio okazas en la ludo. Plej ofte sejuoj rikordas ĉiun parton aparte, kaj poste programistoj metas la rikordojn en ĝusta ordo. Pro tiu maniero de rikordo, ofte sejuoj, kiuj laboras pri la sama videoludo, eĉ neniam renkontiĝas persone.

Kiel kutimas, oni elektas sejuojn por roloj surbaze de prezo kaj populareco, sed ankaŭ foje okazas, ke la kliento postulas iun specialan aron de sejuoj.

Radiaj kaj KD-aj dramoj redakti

En radiaj dramoj aŭ KD-dramoj voĉoaktoroj havas plian liberon, ĉar oni ne bezonas agordiĝi al rapideco de iu originala aktoro aŭ animacia rolulo. Pro tio oni pli konsideras personan interpreton de iu aparta sejuo kaj ties aktorarton. Se la dramo baziĝas je animeo aŭ je mangao, kiu ekraniĝis kiel animeo, oni preferas inviti samajn sejuojn kiuj rolis en la animeo. Tamen por originalaj dramoj kaj dramoj, bazitaj je literaturo, oni malofte dungas tipajn animeajn sejuojn. Plej kutime la reĝisoroj de radiaj dramoj rekte elektas sejuojn por roloj sen iuj konkursoj.

Pupaj kaj kigurumi-spektakloj redakti

En pupaj spektakloj sperto de sejuoj aktori je ĝustaj tempoj kun movo de la pupoj estas tre utila. En kigurumi-spektakloj, tamen, oni pli ofte rikordas la voĉon antaŭ la spektaklo, kaj estas respondeco de kigurumiisto movi kaj aktori akorde al la voĉo.

Rakontado redakti

Sejuoj ofte laboras estiel rakontistoj en radiaj kaj televidaj reklamoj, programoj, komunikoj kaj ĉiuj aliaj formoj de informiloj, kiuj bezonas rakontiston, kiu klarigu la programon. Kvankam la rolo de rakontisto estas kadre de profesio de sejuo, nemalofte oni anstataŭe uzas popularajn aktorojn, ĵurnalistojn kaj gvidantojn de televidaj disputoj. Por tiuj roloj oni preferas elekti vaste konatajn voĉojn kaj pago estas proporcia al populareco de aktoro. Kutime oni elektas kandidatojn per mallongaj rikorditaj ekzemploj, kiu demonstru aktorkapablojn.

Teatro redakti

Ĉar profesioj de sejuoj kaj teatraj aktoroj estas esence similaj, ne tre malofte okazas, ke Shingeki-aktoroj kaj aktoroj el malgrandaj teatroj prenas specialan kurson en seju-lernejoj kaj iĝas sejuoj. Okazas ankaŭ, ke sukcesaj sejuoj prenas teatrajn rolojn. Plej ofte, sejuaj administraj agentejoj ne partoprenas en tiuj negocoj, krom apartaj okazoj kiam tion postulas reguloj de la teatro.

Kantado redakti

Sejua trejnado ĉiam inkluzivas multon de muzika kaj kanta performlernado. Estas ofta okazo, ke sejuoj eventuale iĝas profesiaj kantistoj kaj eldonas albumoj kun sia propra nomo.

Tamen, eĉ kiam ili restas kadre de sejua profesio, ofte anime-sejuoj performas fermantajn (opening) kaj malfermantajn (ending) muzikajn temojn en animeoj kaj ankaŭ kantojn, kiujn kantas la roluloj dum la epizodoj. Krome, ili ankaŭ performas kantojn en neanimaciitaj kunprojektoj kiel aŭdio-dramoj (kun samaj roluloj en novaj situacioj) aŭ kantoj, kiuj ne envenis en la animeo, sed pli profunde komprenigas personecon de la rolulo. Kun aparte longaj kaj popularaj anime-serioj ofte eldoniĝas muzikaj albumoj, kiuj inkluzivas ĉiujn kantojn de iu rolulo. Tiuj albumoj eldoniĝas sub nomo de la rolulo, kaj ne de la sejuo.

Foje okazas, ke kanta stilo kaj temo de rolulo estas malsama ol tiuj, kiujn preferas la sejuo mem. Pro tio sejuoj foje inkluzivas kantojn en la rolula stilo en la KD-oj, kiujn ili eldonas sub siaj propraj nomoj, por montri sian plurtalentecon. Por multaj sejuoj, kiuj multe laboras en animeo, kantado en malsamaj stiloj iĝas unu el centraj aktivecoj.

Japana sonrikorda leĝaro havas oportunan "truon" por sejuoj: ĉiu kutima kantisto devas labori nur kun unu rikordejo, sed se sejuoj eldonas KD-ojn sub nomoj de roluloj, ili povas labori kun kelkaj studioj samtempe.

Radia personeco redakti

Radiaj programoj (t.n. aniradio) plie ekstendas popularecon de sejuoj. Komence oni elsendis aniradio-programojn nur en lokaj radio-stacioj, sed post "komunikila haŭso" de la 1990-aj ili ankaŭ aperis en grandaj metropoliaj radio-kanaloj. Kvankam plimulto de la aniradio-programoj daŭras nur dum periodo de populareco de responda animeo aŭ videoludo (plej kutime ne pli ol unu jaro, ankaŭ estas kelkaj ekskludoj - la aniradio-programoj, kiuj daŭras 10 jarojn aŭ pli kaj havas fortikan bazon de fidelaj admirantoj. Tiujn programojn multaj admirantoj rigardas kiel ŝancon ekkoni la sejuon kiel vera homo, kontraŭe al roluloj, al kiuj la sejuo donas la voĉon.

Pro pli malaltaj prezoj kaj pli vasta bazo de potenciaj aŭskultantoj, nun multaj tiaj programoj elsendiĝas en interreto en formato de retradio.

Alia laboro redakti

Krom taskoj, rilataj al ilia ĉefa laboro, kiel gazetaraj konferencoj, animeaj novaĵaj programoj, intervuoj ktp., ofte sejuoj prenas kromlaboron en kompaniaj trejnvideoj, proklamoj en superbazaroj, anoncoj de trajnaj kaj busaj horaroj, proklamoj por luktosportaj maĉoj, kaj en aliaj taskoj, kie oni bezonas profesian kaj fortan voĉon. Plej kutime, oni ne disvastigas nomojn de sejuoj, kiuj partoprenas en tiuj laboroj.

Agentejoj kaj administrado redakti

Rilatoj inter sejuoj kaj japanaj muzikaj, animeaj kaj kinaj kompanioj estas regulitaj per sejuaj agentejoj, ĉiu el kiuj havas apartan specialecon. Por ioma pago de sejuo ili zorgas pri komercaj eblecoj kaj kontraktoj. Tiuj agentejoj rolas kiel perantoj inter kompanioj en amuziga industrio kaj sejuaj trupoj kaj firmaoj. Ofte reĝisoroj kaj produktistoj lasas rekrutadon de sejuoj por malĉefaj roloj al la agentejoj. Eĉ plej popularaj animeaj sejuoj dependas de la agentejoj kiam ili serĉas por aliaj laboroj. Ekzemple, estas nur malgranda ŝanco ricevi laboron en voĉtraduko, se oni ne laboras kun agentejo de tiu specialeco.

Kelkaj ekzemploj de sejuaj agentejoj laŭ specialeco:

Sejuoj por infanaj roloj ofte estas rektutitaj far konataj infanteatraj kompanioj kiel Troupe Himawari.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Terumitsu Otsu and Mary Kennard. "The art of voice acting", The Daily Yomiuri, April 27, 2002, paĝo 11.

Eksteraj ligiloj redakti