Japanaj Martiroj

Japanaj Martiroj estas laŭ la Katolika Eklezio amaso da kristanaj homoj mortigitaj en Japanio, 26 (日本二十六聖人) en 1597 en Nagasaki, 55 en la sama urbo en 1632. La unuaj estis proklamitaj beatuloj de Pio la 9-a. Ilia kanonizo praktike konsistis en la konstato ke ili perdis la vivon pro sia rifuzo apostati el kristanismo, do ili rezignis vivon pro Jesuo Kristo: tiu rekono sufiĉas por ilin proklami sanktuloj.

Kristanaj martiroj el Nagasaki. Japana pentraĵo, 16-17 jarcentoj
La monumento honore japanaj martiroj. Nagasaki

Kristanismo atingis Japanion kiam la jezuito sankta Francisco Xavier kun fratulo John Fernandez kontaktis (1549), alveninte el Hispanio kun la intenco evangelizi japanajn gentojn, Shimazu Takahisa el Kagoshima por lin peti permeson katolike evangelizi ties popolojn. La daimio tion koncedis kaj ankaŭ promesis protekti iliajn misiejojn. Eble Takahisa tion konsentis ankaŭ por malpliigi la preman influon de budismaj monakoj; sed tiuj ĉi sukcesis konvinki la reganton almenaŭ ne protekti la kristanajn misiistojn.

Ĉe la fino de la deksesa jarcento la misio jam kristianige baptis pli ol 300.000 miloj da homoj entuzisme kaj fidele ricevintaj la kredon, sed komenciĝis ankaŭ malkonfidon kaj persekutojn kaŭzitajn precipe de politikaj malfacilaj rilatoj inter Hispanio kaj Portugalio kun la japana registaro. Influis multe la politiko de Hispanio kiu post la konvertiĝo al kristanismo de la popolok de la Filipinaj Insuloj, praktike senregistaraj, tiuj ĉi estis aneksitaj al la regno de Hispanio, do ili perdis sian sendependon. Japanoj timis ke saman sorton povus okazi ankaŭ al Japanio. Kristanismo, tial, estis subpremita kaj kristanoj persekutitaj: katolikoj vivis praktike sekrete kaj ne plu eblis konfesi konite.

La kvinan de februaro 1597 en Nagasaki dudekses katolikoj – ses eŭropaj franciskanaj misiistoj, tri japanaj jezuitoj kaj deksep japanaj franciskanaj triaordenanoj, inkluzide de tri knaboj - estis krucumitaj: levitaj sur la kruco ili estis trafitaj per lancoj.

Martiro de la franciskanoj en Nagasako - Francesco Maffei

Kune kun la 26 Japanaj Martiroj estis rekonite la martiriĝo de aliaj 179 kiuj martiriĝis samtempe tie kaj tie en la lando. Ili estis varie turmentitaj. En la Roma Martirlibro ili estas solene festitaj la sesan de februaro kun la titolo: "Sankta Paŭlo Miki kaj kompanuloj".

La persekuto sporade daŭris, sed intensiĝis inter 1613 kaj 1630. La 10-an de septembro 1632 aliaj 55 katolikoj estis martirigitaj ankoraŭ en Nagasaki.

La 24-an de novembro 2008 en Nagasaki, en la Big-N Baseball Stadium, estis beatulproklamitaj Petro Kibe kaj aliaj 187 japanaj martiroj, mortirigitaj inter 1606 kaj 1639, dum ceremonio prezidata de papa delegito kardinalo José Soraiva Martins. Partoprenis en kanonizan ceremonion 25.000 preĝantaj personoj, iuj posteŭloj de la martiroj.

Post tiuj sangbanoj katolikoj, jam senigitaj je sia pastraro, ribelis kaj armite rezistis, sed ilia improvizita milito por defendi havaĵojn kaj vivon kaj kredon daŭre de iom pli ol ses monatoj (1638), kostis ĉirkaŭ 200.000 homoj mortigitaj en krudarmaj rezistaj bataloj aŭ morte malsatigitaj ktp.

Bibliografio redakti

Camilleri, R. IL CROCIFISSO DEL SAMURAI, Rizzoli.