Jaraslaŭ Ramanĉuk

belorusa lingvisto, ekonomikisto, politikisto kaj socia aktivulo

Jaraslaŭ Ramanĉuk - beloruse Яраслаў Раманчук,[1] naskiĝis la 10-an de januaro 1966 en Sapockin (beloruse Сапоцкін, pole Sopoćkinie, litove Sapackinė, jide סאַפּעטקין, latinliterigite Sapetkin), regiono Hrodno - estas belorusa lingvisto, ekonomikisto, ĵurnalisto, politikisto kaj socia aktivulo.

Jaraslaŭ Ramanĉuk
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1966 (1966-01-10) (58-jaraĝa)
en Sapockin
Ŝtataneco Belorusio
Alma mater Minska Ŝtata Lingvistika Universitato
Okupo
Okupo ekonomikistoĵurnalistopolitikisto
vdr

Dum la prezidantaj elektoj de Belorusio 2010 li estis unu el la kandidatoj. En la nokto de la 19-a al la 20-a de decembro, li kaj preskaŭ ĉiuj aliaj opoziciaj kandidatoj estis arestitaj por organizi kaj partopreni en protestoj kontraŭ fraŭdo de elekto. La kunkandidato Rihor Kastusjoŭ estis la sola el tiuj kandidatoj kiu sukcesis kontesti la voĉdonajn rezultojn, ĉar kandidato devas doni la plendon persone, sed Jaraslaŭ Ramanĉuk kaj la aliaj kandidatoj ne povis fari tion, ĉar ili estis jam en malliberejo.

Referencoj redakti

  1. je plena nomo beloruse Яраслaў Чэслaвавіч/Часлававіч Раманчук, Jaraslaŭ Ĉeslavaviĉ/Ĉaslavaviĉ Ramanĉuk