Jarcento de humiligo

La jarcento de humiligo aŭ la jarcento de la nacia humuligo, cent jaroj de humiligo kaj similaj formoj estas esprimo uzata en ĉina populara kulturo kaj fare de historiistoj de la Ĉina Popola Respubliko. Ĝi priskribas la periodon de subigo de Ĉinio al eksterlandaj fortoj, al okcidentaj landoj kaj Japana imperio.

La komenciĝo estas datita al la Unua opia milito kaj la fino al establo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, post la Dua mondmilito. Kelkaj komentistoj vidas finon de la humiligo je reunuiĝo de Honkongo kun Ĉinio, finante okupadon de ĉina kontinenta teritorio.

Vidu ankaŭ redakti