Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jarošov (apartigilo)

Municipo Jarošov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 15 km okcidente de urbo Litomyšl, sur rando de naturrezervejo Maštale (Ĉevalstaloj). Vivas ĉi tie 181 loĝantoj (2023).

Jarošov
municipo
Jarošov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jarošov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Situo Jarošov
 - alteco 482 m s. m.
 - koordinatoj 49° 49′ 06″ N 16° 09′ 45″ O / 49.81833 °N, 16.16250 °O / 49.81833; 16.16250 (mapo)
Areo 5,12 km² (512 ha)
Loĝantaro 181 (2023)
Denseco 35,35 loĝ./km²
Naturrezervejo Maštale
Unua skribmencio 1368
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 66
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578169
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jarošov (Svitavy District)
Retpaĝo: www.obecjarosov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Nomo de la vilaĝo devenas eble el malnovslavaj tempoj, el la persona nomo Jaroš. Sed ekesto de la vilaĝo Jarošov datiĝas nur inter la jaroj 1350 - 1360. La unua mencio pri ĝi estas el la jaro 1366, kiam episkopo Petr el Litomyšl disputis kun monaĥejo en Podlažice pri limoj. Por decidi la kverelon estis nomita komisiono, kies membro estis ankaŭ iu Albert el Jarošov, supoza posedanto de fortikaĵeto en okcidenta rando de la vilaĝo, kie estas ankoraŭ nun videblaj restoj de remparoj.

Ĉirkaŭ la jaro 1400 aĉetis vilaĝojn Jarošov, Budislav, Mladočov kaj Desná kavaliro Toulovec el Třemošná. Li estis persono pri kiu cirkulis diversaj onidiroj kaj ankaŭ konata el diversaj historiaj fontoj. Sian riĉaĵon li onidire akiris per rabado, plejparte en Moravio, kaj kontraŭ venĝo de moravianoj li kun sia rabista kavalerio kaŝadis sin en malfacile alireblaj ravinoj kaj rokoj ĉe Budislav kaj Jarošov. Dum sia rabista junaĝo li verŝajne loĝis en fortikaĵeto de Jarošov. Siajn maljunajn jarojn li vivis kiel honesta urbano de Litomyšl kaj faris multajn bonajn agojn. Li mortis proksimume en la jaro 1412.

En la jaro 1480 la vilaĝon aĉetis urbo Litomyšl.

Vidindaĵoj redakti

Popola arĥitekturo redakti

Ligna kampanileto el la duono de 19-a jarcento troviĝas en centro de la vilaĝo. Ĝi havas supre malgrandan tureton kovritan per ŝindoj. En ĝi estas sonorileto nomita Prokopio, sankta patrono de la vilaĝo.

En okcidenta parto de la vilaĝo nomata Záves troviĝas kelkaj popolaj konstruaĵoj.

Toulovcovy maštale redakti

Al Jarošov apartenas ankaŭ domaro Vranice en okcidenta parto de katastra distrikto, kiu estas bona elirpunkto por vizito de Toulovcovy maštale, roka labirinto, kreita en sabloŝtona tavolaro. En belegaj, plejparte pinaj arbaroj okcidente de Jarošov estas troveblaj rokaj formacioj, ekzemple "Cikánka", "Panský stůl", "Velryba", "U Kostelíčka" kaj ceteraj.

Literaturo redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.

Eksteraj ligiloj redakti