Jarok (distrikto Nitra)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jarok |
Jarok, hungare Üreg estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra. La historia slovaka nomo estis Irek.
- Areo: 22 km²
- Supermara alteco: 160 m
- Loĝantaro: 1760
- Poŝtkodo: 951 48
- Aŭtokodo: NR
- Telefonprefikso: 37
Situo redakti
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, fine de sakovojo. Nitra (urbo) troviĝas 9 km-ojn for.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1113 pri la vilaĝo. En 1910 loĝis tie 1270 da homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio. En 2001 loĝis tie 1724 da homoj, (1702 slovakoj).
Vidindaĵo redakti
- anteno de radiostacio 133 m-ojn alta