Jaromír (Bohemio)

Jaromír (naskiĝdato nekonata, mortis la 4-an de novembro 1035) estis ĉeĥa princo el la gento Přemyslidoj, regis trifoje dum la jaroj 1003, 10041012 kaj 1034, filo de Boleslav la 2-a kaj lia edzino Emma, frato de Boleslav la 3-a kaj Oldřich.

Jaromír
Reganto de Bohemio
Brustbildo de princo Jaromír en Jaroměř
Brustbildo de princo Jaromír en Jaroměř
Regado 1003, 10041012 kaj 1034
Antaŭulo Vladivoj
(Boleslao la 4-a)
Sekvanto Oldřich
Persona informo
Jaromír
Naskiĝo dato nekonata
Morto 4-a de novembro 1035
en Stará Lysá
Tombo St. George's Basilica vd
Etno ĉeĥoj vd
Familio
Dinastio Přemyslidoj vd
Patro Boleslao la 2-a de Bohemio vd
Patrino Emma of Mělník vd
Gefratoj Boleslao la 3-a de BohemioOldřich • Václav Přemyslovec vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En la jaro 1001 fuĝis Jaromír kaj Oldřich kun sia patrino antaŭ la krueleco de la plej aĝa frato Boleslav la 3-a, kiu timante pri sia trono eksvirigis Jaromír-on (li mem ne havis gefilojn) kaj ordonis murdi Oldřich-on, kiu feliĉe saviĝis. Ĉiuj fuĝis en Bavarion.

Post la morto de princo Vladivoj komence de la jaro 1003 Jaromír mallonge ekregis dank'al helpo de romia reĝo Henriko la 2-a. Baldaŭ li tamen devis fuĝi antaŭ pola princo Boleslao la Brava, kiun akompanis la elpelita princo Boleslav la 3-a. Nur aŭtune 1004 li povis fakte ekregi, post kiam Henriko la 2-a venkis la polan princon kaj perarmile okupis Bohemion.

Li akceptis la ĉeĥan princlandon kiel feŭdon de la romia regno, ricevinte lancon kiel signon de la feŭda rilato. Dum sekvaj jaroj li helpis al Henriko batali kontraŭ la pola Boleslav. Pro lia malforta regado la ĉeĥa ŝtato perdis eĉ Moravion.

Printempe 1012 kaptis la princpovon la plej malaĝa el la tri fratoj, Oldřich. Jaromír fuĝis unue en Pollandon, poste al Henriko la 2-a, kiu tamen karcerigis lin.

En la jaro 1033 Oldřich estis akuzita de imperiestro Konrado la 2-a, ke li penas senvivigi lin kaj triafoje romia armeo surtronigis Jaromír-on aŭtune 1003. Jam en la venonta jaro Oldřich estis retronigita kaj ordonis sian fraton blindigi kaj karcerigi. Kiam Oldřich mortis aŭtune, ĉiam vivanta, eksvirigita kaj blindigita Jaromír rezignis pri sia pretendo kaj transdonis la povon al filo de Oldřich, princo Břetislav la 1-a.

En la jaro 1035 la senpova Jaromír estis murdita (trapikita desube en tualetejo).