Jaroslav Seifert

ĉeĥa lirika poeto, verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto

Jaroslav SEIFERT (naskiĝis la 23-an de septembro, 1901 en Prago, mortis la 10-an de januaro, 1986) estis ĉeĥa lirika poeto, verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto, ricevinta Nobel-premion de literaturo en 1984 "por lia poezio kiu dotita kun freŝeco, sensualeco kaj riĉa inventemo disponigas liberigan bildon de la neregebla spirito kaj ĉiuflankeco de homo". Malgraŭ komplikaj rilatoj kun komunista registaro li ricevis ankaŭ titolon de Nacia artisto. Li estis kreanto de nova direkto - poetismo.

Jaroslav Seifert
Nobel-premiito
Persona informo
Jaroslav Seifert
Naskiĝo 23-an de septembro 1901 (1901-09-23)
en Žižkov
Morto 10-an de januaro 1986 (1986-01-10) (84-jaraĝa)
en Prago
Tombo Kralupy nad Vltavou vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Partio Ĉeĥa Partio Socialdemokratia • Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd
Subskribo Jaroslav Seifert
Familio
Edz(in)o Marie Seifertová vd
Infanoj Jaroslav Seifert • Jana Seifertová vd
Profesio
Okupo tradukisto • poeto • ĵurnalisto • eseisto • verkistopublikigistoredaktoro vd
Laborkampo Czech poetry vd
Aktiva en Brno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Seifert estis unu el la fondintoj de la gazeto "Devětsil" kune kun Vítězslav Nezval. Kiel membro de la Komunista Partio li estis redaktoro de kelkaj partiaj gazetoj ("Rovnost", "Srsatec" kaj "Reflektor") kaj laboris en presejo.

En 1929 Seifert forlasis la Komunistan Partion kun grupo de amikoj kaj estis inter la subskribintoj al la platformo kiu kontraŭbatalis la bolŝeviksimbolojn kiuj disvastiĝis inter la partigvidado. Dum la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj li laboris kiel ĵurnalisto inter socialdemokratiaj rondoj. En 1949 li retiriĝis de ĵurnalismo kaj dediĉis sin al verkado.

De 1968 ĝis 1970, Seifert gvidis la Ĉeĥoslovakan Verkistoj-Unuiĝon. En 1977 li estis inter la subskribintoj de la "Ĉarto 77" kiu kontraŭbatalis la reĝimon en la lando.

Esperantigitaj verkoj redakti

Li estis tre ŝatata poeto de E-tradukanto Jiří Kořínek.

  • Adiaŭ, bela mia flam' (tr. J. Kořínek)
  • Al vi, ho amo, flugu la salut (tr. J. Kořínek)
  • Antaŭ ol printempo venos (tr. T. Pumpr)
  • Aŭtuna Rekviemo(tr. T. Pumpr)
  • Aŭtuna rememoro (tr. R. Hromada)
  • Aŭtuno (tr. J. Kořínek)
  • Barikado el florantaj kaŝtanarboj (tr. T. Pumpr)
  • Ĉeĥa kanto (tr. T. Pumpr)
  • 14. IX. 1937 (tr. R. Hromada)
  • En angulo ĉe l' patrino (tr. R. Hromada)
  • Flago de la Respubliko (tr. J. Kořínek)
  • La fraŭlino el la kvara (tr. J. Kořínek)
  • Junio (tr. R. Hromada)
  • Kanto (tr. Jan Havran)
  • Kanto (tr. J. Kořínek)
  • Kanto Novjara (tr. J. Kořínek)
  • Kanto pri la milito (tr. Kořínek)
  • Kanto pri la naska lando (tr. J. Kořínek)
  • Kanto pri Viktorka (tr. J. Kořínek)
  • El La kometo de Halley (tr. J. Kořínek)
  • Konvolvulo (tr. J. Mráz)
  • Kristnaska kanto (tr. R. Hromada)
  • Kronplekto da sonetoj (tr. J. Kořínek)
  • Luno super la tombo (tr. R. Hromada)
  • Malnova muelejo (tr. J. Kořínek)
  • Mozart en Prago (tr. T. Pumpr)
  • Nokto (tr. R. Hromada)
  • Panjo (tr. J. Kořínek - libroforme Ljubljana 1960)
  • Poeto kaj aliaj metioj (tr. J. Kořínek)
  • Praha (tr. J. Kořínek)
  • Printempa tago (tr. J. Kořínek)
  • Printempa tago (tr. R. Hromada)
  • Printempo sur Petřín (tr. J. Kořínek)
  • Salika fajfilo (tr. J. Kořínek)
  • Septembro (tr. J. Kořínek)
  • Sub kor' patrina (tr. J. Kořínek)
  • La ventumilo de Božena Němcová (tr. J. Kořínek)

Eksteraj ligiloj redakti