Jatagano estas sabro sen manŝirmilo kun dukurba klingo, nomita laŭ la samnoma urbo en sud-okcidenta Turkujo; ĝi estis uzata precipe de janiĉaroj.

Iuj supozas, ke ĝia formo devenas de la antikva greka spado kopis.