Javier Marías

hispana verkisto kaj tradukisto

Javier MARÍAS (naskiĝis la 20-an de septembro 1951 en Madrido, la 11-an de septembro 2022) estis hispana verkisto kaj tradukisto.[1]

Javier Marías
Persona informo
Javier Marías
Naskiĝo 20-an de septembro 1951 (1951-09-20)
en Madrido
Morto 11-an de septembro 2022 (2022-09-11) (70-jaraĝa)
en Madrido
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per COVID-19 vd
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido vd
Subskribo Javier Marías
Familio
Patro Julián Marías vd
Patrino Dolores Franco Manera vd
Gefratoj Miguel Marías Franco • Fernando Marías Franco vd
Profesio
Okupo verkistotradukisto • romanisto • profesoroĵurnalisto • redaktisto vd
Laborkampo literary activity • translating activity vd
Verkado
Verkoj Tomorrow in the Battle Think on Me ❦
A Heart So White vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Javier Marías

Kiel kvara el entute kvin idoj li naskiĝis en Madrido. Lia patrino estis instruistino kaj la patro Julián Marías estis filozofo. Ĉar la patro kontraŭis la politikon de Francisco Franco, li estis persekutata, pasigis tempon en malliberejo kaj ne rajtis labori en sia profesio. Dumtempe la familio vivis en Usono.

De 1968 ĝis 1973 Javier Marías studis literatursciencon kaj filozofion en Madrido. Unuan monon li gajnis per tradukoj kaj epizodaj roloj en filmoj de sia onklo Jesús Franco, kiu estis reĝisoro. En la jaro 1971 aperis lia romano Los dominios del lobo.

Post la studado Javier Marías vivis en Barcelono kaj laboris por la eldonejo Alfaguara. En 1978 li revenis al Madrido. Li verkis romanojn kaj rakontojn, tradukis (ĉefe el la angla lingvo) kaj publikigis en gazetoj kaj ĵurnaloj. Pro la traduko de la verko Tristram Shandy (de Laurence Sterne) li en 1979 estis honorata per la Premio Nacional de Traducción.

En la 1980-aj jaroj li instruis en la Universitato de Oksfordo, la Wellesley College en Bostono kaj la Universidad Complutense de Madrido.

Intertempe honorata per renomaj premio, li estas konsiderata unu el la plej gravaj hispanlingvaj aŭtoroj de la nuntempo.

Verkaro redakti

Liaj verkoj estis tradukitaj al 40 lingvoj[2].

Romanoj redakti

  • Los dominios del lobo (1971)
  • Travesía del horizonte (1972)
  • El monarca del tiempo (1978)
  • El siglo (1983)
  • El hombre sentimental (1986)
  • Todas las almas (1989)
  • Mi corazón tan blanco (1992)
  • Mañana en la batalla piensa en mí (1994)
  • Negra espalda del tiempo (1998)
  • Tu rostro mañana (1. Fiebre y lanza, 2002; 2. Baile y sueño, 2004)
  • Los enamoramientos (2011)
  • Así empieza lo malo (2014)
  • Berta Isla (2017)
  • Tomás Nevinson (2021)

Rakontoj redakti

  • Mientras ellas duermen (1990)
  • Cuando fui mortal (1996)
  • Mala índole (1998)

Tradukoj redakti

Kolektoj de artikoloj redakti

  • Pasiones pasadas (1991)
  • A veces un caballero (1996)

Premioj gajnitaj redakti

  • Premio Nacional de traducción pro La vida y las opiniones del caballero Tristram Shandy (1979)
  • Premio Herralde de Novela pro El hombre sentimental (1986)
  • Premio Ciudad de Barcelona' pro Todas las almas (1989)
  • Premio de la Crítica pro Corazón tan blanco (1993)
  • Prix L'Œil et la Lettre pro Corazón tan blanco (1993)
  • Premio Rómulo Gallegos pro Mañana en la batalla piensa en mí (1995)
  • Premio Fastenrath pro Mañana en la batalla piensa en mí (1995)
  • Prix Femina Étranger pro Mañana en la batalla piensa en mí (1996)
  • Nelly-Sachs-Preis pro lia ĝenerala verkaro (1997)
  • IMPAC International Dublin Literary Award pro Corazón tan blanco (1997)
  • Premio Letterario Internazionale Mondello-Città di Palermo pro Mañana en la batalla piensa en mí (1998)
  • Premio Comunidad de Madrid a la creación artística pro lia ĝenerala verkaro (1998)
  • Premio Internazionale Ennio Flaiano pro El hombre sentimental (2000)
  • Premio Grinzane Cavour pro lia ĝenerala verkaro (2000)
  • Premio Internacional Alberto Moravia de narrativa extranjera pro lia ĝenerala verkaro (2000)
  • Premio Salambó al mejor libro de narrativa pro Tu rostro mañana, 1: Fiebre y lanza (2003)

Referencoj redakti