Javorník (distrikto Svitavy)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Javorník (apartigilo)

Municipo Javorník situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 4 km nordokcidente de urbo Svitavy. Vivas ĉi tie 429 loĝantoj (2023).

Javorník
germane Mohren
municipo
Javorník
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Javorník
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historiaj regionoj Moravio, Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Svitava
Situo Javorník
 - alteco 478 m s. m.
 - koordinatoj 49° 47′ 00″ N 16° 25′ 37″ O / 49.78333 °N, 16.42694 °O / 49.78333; 16.42694 (mapo)
Katastro 5,7 km² (570 ha) Javorník u Svitav
Loĝantaro 429 (2023)
Denseco 75,26 loĝ./km²
Unua skribmencio 1317
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 568 02
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 572713
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Javorník (Svitavy District)
Retpaĝo: www.obecjavornik.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Čistá, Svitavy, Kukle, Karle kaj Vendolí.

Historio redakti

En mezepoko la vilaĝo, ĝis la jaro 1945 tute germana, nomiĝis germane Ahorn (Achorns) kaj de la 18-a jarcento oni uzadis nomon Mohren. En la ĉeĥa estas atestita en la jaro 1388 nomo Jaworzie, nun Javorník.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869419
1880473
1890495
1900476
1910470
1921426
JaroLoĝantoj
1930432
1950347
1961370
1970398
1980339
1991294
JaroLoĝantoj
2001335
2014384
2016385
2017400
2018404
2019408
JaroLoĝantoj
2020414
2021402
2022412
2023429

Memorindaĵoj redakti

Kapelo redakti

En centro de la vilaĝo estas malfrubaroka kapelo de la Plejsankta Triunuo, konstruita ĉirkaŭ la jaro 1800. Ĝi estas ununava kun senŝtupa duoncirkla presbiterejo kaj prisma turo tegmentita per bulbo. La fenestroj estas duoncirklaj, volboj plataĵaj kaj konĥo kun segmentoj. Ekipaĵo estas el la dua duono de 19-a jarcento. La preĝejo estas havaĵo de municipa komunumo, kiu en 90-aj jaroj efektivigis sufiĉe grandajn riparojn de eksterioro kaj interioro.

Fera kruco redakti

Antaŭ kapelo de la Plejsankta Triunuo sur ŝtona soklo troviĝas fera kruco el la jaro 1868.

Turismo redakti

La vilaĝo troviĝas ĉe estinta ĉefa ŝoseo n-ro 35 el Litomyšl al Svitavy. Sur kelkaj lokoj en la vilaĝo estas agrablaj ripozejoj. Tiujn uzas kaj loĝantoj de Javorník kaj multaj traveturantaj vizitantoj. El Svitavy al Javorník gvidas nova biciklovojo.

Oriente de la vilaĝo troviĝas fontregiono de la rivero Svitava kun arbara lageto. El Svitavy en la areon kaj alivoje reen gvidos nin signita instrua pado.

Literaturo redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti