Jazzmatazz estas bandprojekto, kiun iniciatis la usona repmuzikisto Guru.

Guru en 2006

Jazzmatazz celis atingi kunfandon de ĵazo kaj hiphopo. Por tio Guru invitis kantistojn kiel N'Dea Davenport de la Brand New Heavies kaj la francan repiston MC Solaar en studion, kie ili kunmuzikis interalie kun trumpetisto Donald Byrd, vibrafonisto Roy Ayers, gitaristo Ronny Jordan kaj la saksofonistoj Courtney Pine kaj Branford Marsalis. La unua albumo Jazzmatazz, Vol. 1 aperis la 18-an de majo 1993. Ĝi validas kiel unua sukcesa kunfando de la muzikstiloj kaj revoluciigis la ĵazrepon.

La dua albumo de Jazzmatazz prezentas muzikon laŭ tre simila koncepto kiel la unua. Diveneblus certa etendiĝon sur soŭlmuziko pro la kunverkado de muzikistoj kiel Chaka Khan kaj la ensemblo Jamiroquai. Krom kelkaj el la supre menciitaj muzikistoj kunlaboras la repistoj Bahamadia, Kool Keith kaj Big Shug same kiel trumpetisto Freddie Hubbard, saksofonisto Kenny Garrett kaj pianisto Ramsey Lewis.

La tria disko kun la programa titolo Streetsoul [stratsoŭlo] havas nepreteraŭdeblan sonon el soŭlo kaj ritmenbluso. Ĝi kunverkis pli granda aro da soŭlmuzikistoj, i. a. Angie Stone, Erykah Badu, The Roots kaj la francaj kantistoj Les Nubians. Krom tio kunmuzikis la ĵazmuzikistoj Isaac Hayes kaj Herbie Hancock.

Diskaro redakti

  • 1993: Jazzmatazz, Vol. I: An Experimental Fusion of Hip-hop and Jazz
  • 1995: Jazzmatazz, Vol. II: The New Reality
  • 2001: Jazzmatazz, Vol. III: Streetsoul
  • 2007: Jazzmatazz, Vol. IV: The Hip Hop Jazz Messenger: Back to the Future
  • 2008: Guru's Jazzmatazz; The Mixtape - Back to the Future