Ječmeniště (germane Gerstenfeld) estas katastra teritorio, baza sidejunuo kaj pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, etendiĝanta sude en Moravio ĉe limo kun aŭstra federacia ŝtato Malsupra Aŭstrio.

Ječmeniště
germane: Gerstenfeld
pereinta vilaĝo
Pensiono Jelení farma en Ječmeniště, eksa konstruaĵo de Financa gardistaro
Oficiala nomo: Ječmeniště
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Znojmo
Administra municipo Vrbovec
Historiaj regionoj Moravio, Sudetio
Najbaras kun Aŭstrio
Situo Ječmeniště
 - alteco 216 m s. m.
 - koordinatoj 48° 44′ 50″ N 16° 07′ 50″ O / 48.74722 °N, 16.13056 °O / 48.74722; 16.13056 (mapo)
Katastro 2,37 km² (237 ha) Ječmeniště
Valego Dija-svratka valego
Unua skribmencio 1787
 - pereo 1952
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 669 02
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ječmeniště
Portalo pri Ĉeĥio

Ječmeniště estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 2,37 km2. La katastra teritorio Ječmeniště estas konsisto de municipo Vrbovec.

Situo kaj membrigo redakti

La vilaĝo situis en montetriĉa tereno 216 m s. m. Sude de la iama vilaĝo trafluas rojo Ječmenišťský potok. Loko por estiĝo de la vilaĝo ne estis elektita hazarde. La nova domaro estiĝis sur vojo kuniganta municipon Dyjákovičky en la moravia flanko kaj Seefeld en la flanko aŭstria sur landa limo inter tiuj ĉi historiaj landoj.

Naturo redakti

La regiono havas tre varman klimaton, kiu helpis kreon de specifaj kreskaĵaj biocenozoj. Ekzemple tio estas ununura regiono en ĉirkaŭaĵo de Znojmo, kie kreskas Prunus tenella el prunusoj. Enkadre de projekto Reto Natura 2000 Ječmeniště tiel enviciĝas inter eŭropaj signifaj lokoj.

Historio redakti

Laŭ ordono de imperiestro Jozefo la 2-a pereis en la jaro 1784 en Aŭstrio preskaŭ duono el 1 200 monaĥejoj. Domaro Ječmeniště estiĝis en la jaro 1787 sur parceloj de la nuligita monaĥejo Louka. Domaro Gerstenfeld estis nomita laŭ inĝeniero von Gersten, kiu dividis la parcelojn de la nuligita kortego. La ĉeĥa nomo Ječmeniště estas laŭvorta traduko de la germana nomo. De komence ĉi tie ekloĝis 24 koloniistoj el Strachotice. La vilaĝo komenciĝis evolui, kiel eblas ellegi el la jenaj numeroj. En la jaro 1834 la domaro havis 35 domojn kun 150 loĝantoj, en la jaro 1890 40 domojn kun 230 loĝantoj, en la jaro 1900 ĉi tie vivis 262 loĝantoj. En la jaro 1886 ĉi tie estis establita lernejo, kiun en la jaro 1901 vizitis 43 infanoj. Funkciis ĉi tie forĝisto, kudristo, vendejo kaj du gastejoj. En la paso de historio la vilaĝo travivis ankaŭ kelke da vivkatastrofoj. En la jaro 1849 ĝi forbrulis el plimulto, en la jaroj 1834, 1854 kaj 1888 tra la municipo traimpetis inundo. Multe da loĝantoj de la vilaĝo mortis dum epidemio de ĥolero en la jaroj 1833 kaj 1866. La unua mondmilito postulis vivojn de 27 lokaj naskiĝintoj, la dua mondmilito 15.

Ječmeniště estis (kaj ĝis nun) estas fama pro kvalita vino. En la jaro 1860 estis konstruita nordoriente de la vilaĝo sur ĉi tiea monteto nomata Ovčí vrch (Ŝafina monteto) viteja budo kun belvidejo, nomata Lampelberg. En la jaro 1861 ĉi tie por kastelo Jaroslavice fondis inspektisto L. Queiss vitejojn. En la tempoj de la unua ĉeĥoslovaka respubliko municipo Ječmeniště havis proksimume 250 loĝantojn. Estis ĉi tie konstruita konstruaĵo de financa gardistaro kaj rifuĝejo por malriĉularo. Post munkena interkonsento la municipo estis aneksita fare de nazia Germanio kaj en ties kadro enmembrigigta en landan hetmanujon Malsupra Danubio; mallongtempe post tio ĝi fariĝis konsisto de Regna govio Malsupra Danubio. La vilaĝo havis antaŭ fino de la dua mondmilito 63 domojn.

Post malvenko de la nazia Germanio en la jaro 1945 venis en la vilaĝon Revoluciaj gvardioj kaj komencis kun arestigado kaj perforta ellandigado de lokaj germanoj. Multaj loĝantoj tiel fuĝis en la proksiman Aŭstrion. Resto de la loĝantoj (142 homoj) estis sekve forŝovita en la jaro 1946 en okcidentan Germanion. En la vilaĝon transloĝiĝis enkadre de enloĝigado de la limregiono kelke da ĉeĥaj familioj. Ĉar Ječmeniště situis rekte sur la limo kun Aŭstrio, estis fare de la komunisma reĝimo decidite, ke la vilaĝo estos envicigita en la tn. malpermesitan zonon kaj okazos ties pereo. Printempe de 1952[1] la municipo estis elloĝigita kaj sekve el plimulto detruita. Loka kapelo peris sian turon, kiu estis fordetruita, kaj el la resto de la objekto fariĝis deponejo de ilaro. La konstruaĵon de Financa gardistaro ekprenis limgardistaro.

El la konstruareo de la municipo konserviĝis malgranda kapelo ĉe ŝoseo, kapelo de Virgulino Maria Helpantino, kaj la konstruaĵo de la eksa Financa gardistaro, kiu estas uzata kiel pensiono kaj restoracio nomata Jelení farma. Super la pereinta vilaĝo situas la novgotika Lampelberg.

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti