Jean-Baptiste Oudry

Jean-Baptiste OUDRY (n. la 17-an de marto 1686 en Parizo - m. la 3-an de aprilo 1755 en Beauvais) estis franca pentristo kaj gravuristo.

Jean-Baptiste Oudry
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1686 (1686-03-17)
en Parizo
Morto 30-an de aprilo 1755 (1755-04-30) (69-jaraĝa)
en Beauvais
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Académie de Saint-Luc
Familio
Edz(in)o Marie-Marguerite Oudry
Infano Jacques Charles Oudry
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo • gravuristo per akvaforto • grafikartisto
Verkoj Still Life with Dead Game and Peaches in a Landscape
vdr
Gravuraĵo fare de Jean-Baptiste Oudry.

Oudry estis unue la lernanto de sia propra patro, kiu estis pentristo kaj gravuristo, kaj sekve laboris dum kvin jaroj en la ateliero de la portretisto Nicolas de Largillière. Li fariĝis membro de la pentrakademio de Parizo en 1719, kaj profesoro en 1743.

Jean-Baptiste Oudry pentris ĉefe portretojn je la komenco de sia kariero, kaj poste dediĉis pliajn verkojn al bestoj aŭ flaŭro. Li estis ekde 1725 la artdirektoro de la tapeto-manufakturo de Beauvais, antaŭ fariĝi la direktoro de la fama manufakturo Gobelin de Parizo en 1733.