Jean-François Lyotard

franca filozofo

Jean-François LYOTARD (Versailles, 10-a de aŭgusto 1924 - Parizo, 21-a de aprilo 1998) estis franca filozofo ligita al la poststrukturismo, konata pro siaj artikoloj pri la postmodernismo fine de la 1970-aj jaroj.

Jean-François Lyotard
Persona informo
Jean-François Lyotard
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1924 (1924-08-10)
en Versailles
Morto 21-an de aprilo 1998 (1998-04-21) (73-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per leŭkemio vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-GrandUniversitato de Parizo • agrégation de philosophie • Université Paris-Nanterre vd
Familio
Infanoj Corinne Enaudeau vd
Profesio
Alia nomo François Laborde vd
Okupo filozofo • filologo • verkistolingvisto • epistemologo • sociologo • literaturteoriisto • universitata instruisto • literaturkritikisto • instruisto vd
Laborkampo estetikopsikoanalizoetikopolitiko vd
Doktoreca konsilisto Mikel Dufrenne vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Koncepto de paco de Lyotard redakti

Sekvante la idearojn de Wolfgang Dietrich, Wolfgang Sützl[1] ksj la proponojn de la Skolo de Pac-studoj de Innsbruck, kelkaj pac-pensuloj estis abandonintaj la klopodojn unike kaj tutmonde difini la koncepton de paco. Male, ili promocias la ideon ke ekzistas multaj pacoj, tio estas, multaj konceptoj kaj praktikoj de paco. Ili argumentas, ke ĉar ne povas ekzisti unika kaj ĝusta difino de paco, la paco devas esti perceptita kiel plureco. Tiu postmodernisma kompreno de la paco estis bazita sur la filozofio de Jean Francois Lyotard. Ĝi utilis kiel fundamento por la plej ĵusa koncepto transracia paco kaj transformado de alvenantaj konfliktoj. En 2008, Dietrich ampleksigis sian fokuson al la koncepto de multaj pacoj al la nomitaj kvin familioj de interpretado de la paco: nome la energia, morala, moderna, postmoderna kaj transracia fokusoj.[2] La transracieco kunigas la racian kaj mekanikisman komprenon de la moderna paco per rilata maniero bazita sur la kulturo kun spiritaj diskursoj kaj energiaj interpretadoj.[3] La sistemeca kompreno de transraciaj pacoj celas metodon de transformado de konfliktoj centrita en la kliento (ricevanto), nome la nomita "okazigita fokuso".[4]

Notoj redakti

  1. Wolfgang Dietrich/Wolfgang Sützl: A Call for Many Peaces; en: Dietrich, Wolfgang, Josefina Echavarría Alvarez, Norbert Koppensteiner eld.: Key Texts of Peace Studies; LIT Münster, Vieno, 2006
  2. Wolfgang Dietrich: Interpretations of Peace in History and Culture; Palgrave Macmillan, London, 2012
  3. Wolfgang Dietrich, Josefina Echavarría Alvarez, Gustavo Esteva, Daniela Ingruber, Norbert Koppensteiner eld.: The Palgrave International Handbook of Peace Studies. A Cultural Approach; Palgrave MacMillan London, 2011
  4. John Paul Lederach: Preparing for Peace; Syracuse University Press, 1996