Jean-Louis Saudian-Rousseau

franca esperantista verkisto

Jean-Louis Saudian-Rousseau estas franca esperantisto. Li aparte konatiĝis pro publikigo de la kabareta teatraĵo La Reto (1971) kaj de la skeĉa kolektaĵo Gizela kaj Roberto (1974), kiujn li verkis je la pseŭdonimo Bukar. Ambaŭ verkaĵojn sceneje precipe konatigis la aktora kolektivo Teatro Esperanto de Parizo. En 2006 Jean-Louis Saudian-Rousseau listiĝis en la leksikono Ordeno de Verda Plumo, kiu enhavas pli ol 900 biografi(et)ojn pri originalaj Esperantaj beletristoj.[1]

La Reto, 1971.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti