Jean Jacques Dessalines

Jean-Jacques Dessalines (20-a de septembro de 175817-a de oktobro de 1806) estis estro de la Haitia Revolucio, proklamis la sendependecon de la lando la 1-a de januaro de 1804 kaj estis ties unua reganto. En 1805 li proklamiĝis imperiestro laŭ la nomo de Jacques la 1-a.

Jean Jacques Dessalines
Persona informo
Jeun-Jacques Dessalines
Janjak I
Naskiĝo 20-an de septembro 1758 (1758-09-20)
en Plaine-du-Nord
Morto 17-an de oktobro 1806 (1806-10-17) (48-jaraĝa)
en Portoprinco
Mortis pro hommortigo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Haitio vd
Familio
Edz(in)o Marie-Claire Heureuse Félicité vd
Infanoj Jacques Dessalines vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Estante ekssklavo, li partoprenis en la insurekcioj de la sklavoj de la francaj kolonioj de Saint Domingue. Je la servo de Toussaint L’Ouverture li atingis la rangon de generalo kaj kiam L’Ouverture estis eksigita de la francaj trupoj senditaj de Napoleono Bonaparte por rekonkeri la insulon, li estis estrigita pri la trupoj de la sudo. Tamen post kiam Toussaint estis arestita kaj sendita al Francio, kaj post la ekscio ke oni restarigas la sklavecon en aliaj francaj kolonioj, Dessalines organizis en oktobro de 1802 insurekcion kontraŭ la francaj trupoj kaj sange batalis al ili. Fine li venkis la francojn en la batalo de Vertières en 1803 kaj elpelis ilin el la insulo.

Li klopodis restarigi la ekonomion de la plantejoj pere de sistemo de deviga laboro. Li estis perfortita kaj mortigita en 1806 fare de siaj kunlaborantoj, Alexandre Pétion kaj Henri Christophe, kiuj dividis la landon inter si.

La nacia himno de Haitio, La Dessalinienne, nomiĝas tiele por lia honoro.

Eksteraj ligiloj redakti